San Agustín

San Agustín
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 44480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 0° 42′ U (mapo)40.0591346-0.69301909999999Koordinatoj: 40° 4′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 959 m [+]
Areo 56,573697 km² ( 565 7.3 697 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
San Agustín (Provinco Teruelo)
San Agustín (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de San Agustín
San Agustín (Hispanio)
San Agustín (Hispanio)
DEC
Situo de San Agustín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Agustín (Teruel) [+]
vdr

San Agustín [sanagusTIN] (Sankta Aŭgusteno) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu Albentosa estas la tria plej proksima municipo al la ĉefurbo (fakte la plej malproksima en la komarko), nome inter Sarrión kaj Barracas jam en la provinco Kasteljono. Ĝuste inter Albentosa kaj Barracas sur la limo kun Valencilando loka ŝoseo TE-V-2131 iom nordoriente komunikas kun tre aparta San Agustín.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la limo kun la provinco Kasteljono en Valencilando, sur la deklivaroj de la Iberia Sistemo, trapasata de la riveroj Mijares (aŭ Millars) kaj Maimona (aŭ San Agustín) inter la montaroj Pina de Montalgrao, Javalambre kaj Gúdar. San Agustín distas 245 km de Zaragozo, 37 km de Segorbe, 92 km de Castellón de la Plana, 90 km de Valencio, 361 km de Barcelono kaj 439 km de Madrido.

La kanjono de la rivero Mijares estas 200 m profunda kaj enhavas hidroelektran centralon. La urba kerno estas je 959 msm. La municipa teritorio limas kun Albentosa, Mora de Rubielos, Rubielos de Mora kaj Olba en la provinco Teruelo. En la provinco Castelló limas kun Villanueva de Viver (Vilanova de la Reina), Pina de Montalgrao, Caudiel kaj Barracas (Barraques). La plej proksima loĝloko estas Villanueva de Viver (Vilanova de la Reina) je nur 6 km de distanco.

Krom la urba kerno mem estas tre disaj kvartaloj, domaroj kaj kampardomoj: nome Los Peiros, La Fonseca, Los Bastasares, Mas Blanco, La Cerrada, La Garcia, La Ventica, El Masico, La Loma, El Caballero, Collado Royo, Los Mases, El Tamboril, Mas De Los Pastores, La Solana, La Coscoja, Mas De Andrés, Los Linares, Los Pobiles, El Hocino, La Cerrada, Juandin, Casa Carrasco, El Cobarcho, Casa el Sastre, Casa Gausa, Tarín Nuevo, Tarín Viejo, La Batista, La Hoz, El Molino La Hoz, El Molino El Plano, El Palacio, Pozo La Muela, El Puntal (Puntalico), Casa El Amarillo kaj Mas de Salas.

Kastelo de Pradas.

La lastaj konkeroj fare de kristanaj aragonaj el islamanoj, inklude San Agustín, estis faritaj de la reĝo Petro la 2-a de Aragono. Tiel Manzanera estis konkerita en 1202 kaj Rubielos de Mora en 1203. Tiuj teroj estis reloĝataj de kristanoj venitaj de la nordo, ĉefe de Navaro, Ribagorza kaj Urgel. Jakobo la 1-a de Aragono, pluigante la politikan hegemonion de Aragono kaj Katalunio kreis la regnon Valencion, kio finigis la ekspansion de la aragona nobelaro, kaj tiel oni fiksis la limon de la suda Aragono kun la nova regno kristana Valencia. San Agustín iĝis tute lima areo ene de la Ragno Aragono. La areo estis de reĝlando (ne de senjorlando), kadre de la Komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Sarrión, ĝis la provinca divido de 1833.

Dum la Hispana Enlanda Milito okazis terura batalo sun ege akra vintra klimato el Teruelo ĝis la komarko de San Agustín ekde mezo de decembro 1937 ĝis fino de februaro 1938, nome Batalo de Teruelo. La 13an de julio 1938 frankisma atako al Mora de Rubielos kaj Sarrión sukcesis eniron de italoj, kiuj alvenis la 16an de julio al Barracas (Castellón). La milito ankoraŭ daŭros dum parto de 1939, ĝis la batalo de Ebro kaj la konkero de Barcelono fare de la frankistoj. Post la venko, la frankistoj entreprenis fortan subpremadon de respublikanoj, socialistoj, anarkistoj, supozitaj maldekstruloj, laboristoj kaj kamparanoj. Krom tio, pluis agado de kontraŭfrankismaj gerilanoj (ĝis 1952) kaj sekvaj reprezalioj. Tio ĉio malhelpis la kreskon de San Agustín, kaj forta tajdo de elmigrantoj foriris al Valencio, Sagunto kaj Barcelono.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune gravas plie turismo, konstruado kaj servoj, sed pluas agrikulturo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en San Agustín oni malaltiĝis ekde 1920, kiam estis 1334 loĝantoj ĝis nunaj 138 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas baroka trinava preĝejo de la 17-a jarcento, du ermitejoj, restaĵoj de la kastelo de Pradas, popola arkitekturo, arkeologiaj kuŝejoj de Bronzepoko, fontano de la Virgen del Pilar de 1796 kun leonkapaj tuboj, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]