San Esteban de Litera | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22512 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 620 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 54′ N, 0° 20′ O (mapo)41.9050.32694444444445Koordinatoj: 41° 54′ N, 0° 20′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 420 m [+] | ||
Areo | 71,897187 km² ( 718 9.7 187 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Esteban de Litera [+] | |||
San Esteban de Litera [sanesTEban deliTEra] (katalune Santisteva de Llitera)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko La Litera, inter la riveroj Noguera Ribagorzana oriente kaj Cinca okcidente, sude de la rivero Sosa.
La municipa teritorio limas norde kun Azanuy-Alins, oriente kun Tamarite de Litera, kaj sude kun Binéfar en la komarko.
Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: San Esteban de Litera kaj nune senhomejo Rocafort.
La loĝloko San Esteban de Litera mem kiel sidejo de la municipo (586 msm)[2] estas je 84 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-133 norde kun Azanuy, kaj sude kun Binéfar, kaj laŭ la montara ŝoseo A-2216 kun Peralta de Calasanz nordoriente.
San Esteban de Litera estis konkerita kaj rekonkerita inter fino de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ekde islama epoko estis kastelo.
La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de la ĝistiamaj du municipoj en 1970-aj jaroj.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe San Esteban de Litera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 586 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj: