San Francisco de Macorís | |||
---|---|---|---|
urbo municipo de Domingo urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 188 118 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 259 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 18′ N, 70° 15′ U (mapo)19.3-70.25Koordinatoj: 19° 18′ N, 70° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 110 m [+] | ||
Areo | 727,15 km² (72 715 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Francisco de Macorís (Duarte) [+] | |||
San Francisco de Macorís estas urbego, diocezo kaj provinca ĉefurbo en nordokcidenta Domingo. La loknomo devenas de Sankta Francisko kaj de la indiĝena teritorio, kiu estas Macorix.
San Francisco de Macorís situas en interno de la lando nordokcidente laŭ rivero parte sur ebenaĵo, parte sur montetoj. Concepción de la Vega troviĝas 29, San Felipe de Puerto Plata 72, Sankta Domingo kaj San Cristóbal (Dominga urbo) po 100, San Pedro de Macorís 138, La Romana (urbo) 167, Higüey 180 km.
La regiono estis origine loĝata de indianoj. La urbo estis fondita en 1777, municipo funkcias ekde 1844, la urbego iĝis provinca ĉefurbo en 1936.
La ekonomio de San Francisco de Macorís estas bazita sur prilaborado de tropikaj agrikulturoj kafo, kakao, rizo, maizo), bredado de bovinoj. En la urbego estas signifa la komercado.
En San Francisco de Macorís loka fervojo funkcias, krome la urbego havas kelkajn malĉefajn vojojn.
San Francisco de Macorís situas en musona tropika klimato, kie la temperaturoj varias averaĝe inter 23-26 °C. En la urbego jare falas pli,ol 1000 mm, en ĉiuj monatoj falas.