|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Martín
|
San Martín (plennome Ciudad del Libertador General Don José de San Martín) estas urbo en la metropola areo de Bonaero, en Argentino. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto General San Martín. La centro de ĉi tiu urbo situas 2,5 km de ĝia plej proksima aliro al la Aŭtonoma Urbo Bonaero.
Ĝi antaŭe estis nomita Santos Lugares de Rosas, de 1836 ĝis 1856. Ĝi ankaŭ estas la deka stacio (Stacio San Martín) de la branĉo José León Suárez apartenanta al la linio Mitre de metropolaj fervojoj.