San Román de la Cuba

San Román de la Cuba
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34347
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 4° 51′ U (mapo)42.262777777778-4.8572222222222Koordinatoj: 42° 16′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 804 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Román de la Cuba (Provinco Palencio)
San Román de la Cuba (Provinco Palencio)
DEC
Situo de San Román de la Cuba
San Román de la Cuba (Hispanio)
San Román de la Cuba (Hispanio)
DEC
Situo de San Román de la Cuba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Román de la Cuba [+]
vdr

San Román de la Cuba [sanroMAN delaKUba] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo San Román de la Cuba estas komprenebla etimologie kiel Sankta Romano de la Turo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo.
Centra strato.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 62 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la jaro 1920. Ĝi distas 46 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ĉe la valo de la rivero Valdeginate kaj limas kun Villalcón, Pozo de Urama, Valle del Retortillo kaj Cisneros.

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 9-a kaj 10-a jarcento, plej verŝajne fare de mozaraboj (la vorto [kubo] por turo estas araba). La areo estis ligita al la monaĥejo de Sahagún (plej fruaj mencioj) kaj pli speciale al tiu de San Pedro de las Dueñas. Dum la 12-a jarcento okazis tumultoj kaj konfliktoj inter la regnoj Leono kaj Kastilio. En la 13-a jarcento estis du preĝejoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Johano, popola adoba arkitekturo, kolombejoj ktp.

Panoramo de la loĝloko

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]