Sanchotello | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37794 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 222 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 26′ N, 5° 45′ U (mapo)40.438055555556-5.7527777777778Koordinatoj: 40° 26′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 931 m [+] | ||
Areo | 14,03 km² (1 403 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sanchotello [+] | |||
Sanchotello [sanĉoTEljo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparoj Embalse de Béjar kaj Ruta de la Plata.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 229 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. La nomo aludas al feŭda posedanto Sancho Tello, kies persona nomo estis ofta en Mezepoko, same kiel la familia nomo.
Sanchotello limas kun la loĝlokoj Ledrada, Peromingo, Navalmoral de Béjar, Fuentebuena, Valdesangil, Vallejera de Riofrío, Fresnedoso. La plej proksima urbo estas Béjar, je 5.72 kilometroj rekte kaj 10 kilometroj laŭ ŝoseo.