Sandakan estas la urbo en regiono Sabah de orienta Malajzio kun ĉ. 390.000 loĝantoj (2004). Ĝi estas la plej granda urbo en tiu regiono kaj ĝi estas la ĉefa haveno de orienta bordo de Borneo, en fermita golfo de Sulu-maro, proksime al la delto de Kinabatangan. Ĝi estis ĝis 1947 ĉefurbo de Brita Norda Borneo (nuna Sabah), ekde tiam komerca centro de la regiono.
Ĝi estis findita kiel Elopura en 1874-ben; la varfluo tra la haveno dependis de eksporto de la pluvarbaraj produktoj (ligno, rotango, birdonesto, damar-rezino kaj kokuso). Dum ĝia historio, ĝin ligis komercaj kontaktoj al Hongkongo, Japanio kaj Aŭstralio. Ĉar la ĉirkaŭaj montoj baris la urban evoluon, la urba centro konstruiĝis ekde la 1920-aj jaroj je grundoj prenitaj (konkeritaj) disde la maro.
Plimulto de la loĝantaro estas ĉinoj (ĉefe el Honkongo), kies karakterizaj 3-4-etaĝaj betondomoj (sube vendejo, supre loĝejoj) miksiĝas kun altaj burokonstruaĵoj.
Pro la ŝlimkolektiĝo en la riverdelto de Kinabatangan kaj la sablaj marbenkoj, la grandvolumenaj oceanŝipoj (pli pezaj ol 10 000 t) ne povas eniri havenon de Sandakan. Post la japana okupo dum la dua mondmilito - tiam ĝi servis kiel fifama garnizona urbo - , la larĝa (longa 32 km kaj larĝa 5–16 km) ankrejo iĝis komerca ĉefcentro de ligno, kopro kaj manilkanabo.
La ligno oni liveras per malpli grandaj ŝipoj al la oceanŝipoj, atendantaj trans la marbenkoj. En la ĉirkaŭo de la urbo oni kultivas plantejojn de oleopalmo kaj kakaoarbojn. Aliaj ekonomiaj agadoj: ŝipkonstruado, ekstrakto de katehuo, fridrezervo, pakado de krustacoj. Turismo.
Sandakan havas flughavenon kaj tar Ranau interligas ĝin aŭtovojo al la nuna ĉefurbo de la regiono Kinabalu.
Sapulu famas ankaŭ pri orangutan-rifuĝejo. En la grandegaj Gomantong-kavernoj vivas multaj apusoj kaj grandaj vespertaj kolonioj.