Sangai | |||
---|---|---|---|
monto • stratovulkano | |||
Alteco |
5 230 m | ||
Geografia situo | 2° 0′ S, 78° 20′ U (mapo)-2.0025-78.340833333333Koordinatoj: 2° 0′ S, 78° 20′ U (mapo) | ||
| |||
Sangay (konata ankaŭ kiel Macas, Sanagay, aŭ Sangai[1]) estas aktiva stratovulkano en centra Ekvadoro, nome en Andoj. Ĝi estas la plej aktiva vulkano en Ekvadoro, spite erupcii nur tri fojojn en registrita historio, ĉar la erupcio kiu startis en 1934 estas ankoraŭ funkcianta. Ĝi montras ĉefe strombolan aktivecon. Geologie, Sangai markas la sudan limon de la Norda Vulkana Zono. La proksimume 500,000-jaraĝa historio de Sangai estas el nestabileco; du antaŭaj versioj de la monto estis detruitaj de amasaj flankofaloj, pruvaro de kio ankoraŭ restas en ĉirkaŭo.
Pro sia malproksimeco, Sangai estas hejmo de grava biologia komunumo kun faŭno komponita el la pinĉaka tapiro, la giganta lutro, la Anda montarkoko kaj la reĝa katarto. Ekde 1983, ties ekologia komunumo estis protektita kiel parto de la Nacia Parko Sangay. Kvankam grimpado de la monto estas malhelpita de sia malproksimeco, malbonaj veterkondiĉoj, riverinundoj, kaj la danĝero de falantaj vulkanrokoj, la vulkano estas regule grimpata, unuafoje fare de Robert T. Moore en 1929.
Ĝi estas 5 300 m alta.[2][3] Ties elstareco estas de 1588 m.[4]