Sangaka pano (perse سنگک, aŭ nan-e sangak نان سنگک, azerbajĝane Səngək) estas rektangula aŭ longtriangula irana tute tritika fermentita flanpano.
Ĝia nomo konsistas el du partoj: la radikvorto sang, kio en la persa signifas ŝtonon aŭ rulŝtonon, sekve sangak - kun la malgrandiga sufikso ak - signifas malgrandan ŝtonon, aŭ rulŝtoneton.
La sangaka pano estas bakita sur lito de malgrandaj riveraj ŝtonetoj (1-2 centimetrojn diametre) en tradicia bakforno. Normale, ekzistas du variaĵoj de ĉi tiu pano ĉe iranaj bakejoj: la simpla kaj malplikosta, kiu havas neniujn aldonaĵojn/surmetaĵojn; kaj la pli altekosta variaĵoj, kiu surhavas semojn de hindiaj sezamoj. Tradicie oni surmetis la aldonaĵojn nur sur la pano (flanko, kiu ne tuŝis la ŝtonetojn de la forno), sed lastatempe oni povas mendi ankaŭ sangakan panon kun ambaŭflanka surmetaĵo.
Sangaka pano estis tradicie la pano de la persa armeo. Ĝi estas menciita skribe por la unua fojo en la 11a jarcento. Ĉiu soldato portis kun si malgrandan kvanton da rulŝtonetoj, kiuj ĉe tendaro estis kunvenigitaj formantaj la "sangakan bakfornon" kaj uzitaj por baki la panon por la tuta armeo. Ĝi estis manĝita kune kun ŝafidaĵa kababo.
La pano ĉiam estis manĝata en la teritorio de nuntempa Irano kaj Azerio, sed en Azerio post la sovetia invado en 1920, la pano falis en iu neuzateco.[1] Ĉar sangaka pano estas farita mane, la sovetianoj por amasa kaj pli rapida produktado, elektis bulpanon.[1] Tamen en najbara Irano, sangakpano restis populare uzata.[1]
Kvankam ankoraŭ oni faras sangakan panon permane, kaj sekve tre malrapide, tamen plejmulto de irananoj - kiam disponas pri sufiĉa tempo por atendadi por relative longa tempo en vico de panmendantoj - preferas ĝin al aliaj akireblaj specoj de panoj en Irano, kiel barbaria, taftana kaj lavaŝa panoj, kiuj nun bakiĝas ankaŭ aŭtomate per relative novaj maŝinoj kun pli rapida proceso.
Eble unu kialo por tia populareco de la sangaka pano estas ties tuttritika konsisto; kiel konate tiaj panoj estas pli bonaj digest- kaj san-vidpunkte.