Sankta Aŭdeono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ouen de Rouen | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 608 en Sancy-les-Cheminots | ||||
Morto | 24-an de aŭgusto 686 (77-jaraĝa) en Clichy | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Franka imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Autharius (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Rado (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto verkisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aŭdeono (latine: Audeonus, france: Ouen kaj Audoin; naskiĝinta ĉ. 609 en Sancy-les-Cheminots apud Soissons, mortinta la 24-an de aŭgusto 684 en Clichy) estis episkopo de Rouen; sen kanonizo la fideluloj taksis lin sanktulo kun festotago en la 24-a de aŭgusto.
Estante filo de altranga reĝkortega funkciulo, li renkontis ĉe la merovida kortego Kolombanon. Dagoberto, kiu suverenis de 629 en la Franka Imperio, komisiis Aŭdeonon pri la konservo de la ŝtata sigelo.[1] Amiko de Aŭdeono estis sankta Eligio de Noyon, kies biografion li verkis. Ne antaŭ tria vivojardeko Aŭdeono frokuliĝis. Li ege engaĝiĝis pri la fondo de la abatejoj de Rives-en-Seine kaj de Jumièges. Estante oldulo li faris pilgrimadon al Romo.
La loko de lia forpaso portas eĉ hodiaŭ sian nomon, Saint-Ouen-sur-Seine. Tie oni entombigis lin en la Petro-kirko kiu poste estis alinomita por li. Pli ol 50 komunumoj en Norda Francujo portas lian nomon. Li estas patrono porpetata fare de surduloj kaj kontraŭ minaco de tondro.