La kristana sanktulo Tito – latine Titus – estis lernanto de la apostolo Paŭlo de Tarso. Li konatiĝis aparte per la epistolo de Paŭlo al li, kiu akceptiĝis en la nova testamento. La ekzaktaj datoj de lia naskiĝo kaj morto nekonatas – laŭ la antikvaj kristanaj legendoj li mortis ĉirkaŭ la jaro 97 sur la insulo Kreto.
Tito estas plurfoje menciata en la veraj epistoloj de Paŭlo. El tiuj epistoloj kun relative granda certeco rekonstrueblas, ke Tito estis kristano de ne-juda deveno, kiu povis subteni Paŭlon en iuj diplomatie aparte malfacilaj situacioj. Ekzemple li akompanis Paŭlon al la apostola koncilio en Jerusalemo (komparu la teksteron epistolo al la galatoj 2,1-10). Krome li interpaciĝis kaj konsilis, kiam ardis kverelo inter Paŭlo kaj la kristana komunumo de la greka urbo Korinto (komparu interalie la teksterojn 1-a epistolo al la korintanoj 16,10, 2-a epistolo al la korintanoj 2 kaj 7). Fine Paŭlo taskigis al Tito kunporti la monkolektaĵojn de pluraj kristanaj komunumoj (komparu interalie la teksteron 2-a epistolo al la korintanoj 8).
La novtestamenta epistolo de Paŭlo al Tito, kies informoj tamen ne estas historie tute fidindaj, raportas ke Tito pli poste aktivis kiel kristana misiisto sur la insulo Kreto. Laŭ la 2-a epistolo de Paŭlo al Timoteo, Tito misiis en Ilirio (Dalmatio)[1]. Laŭ la kristanaj legendoj Tito estis la unua kristana episkopo de Gortyn sur Kreto.
Kvankam Tito estas laŭdata de Paŭlo kiel tre fidinda misia kunlaboranto, mankas mencio de Tito en la novtestamenta libro Agoj de la Apostoloj. Kreiĝis pluraj hipotezoj por klarigi tion, sed neniu el tiuj hipotezoj akceptiĝis kiel konvinka.
La katolika, protestanta kaj anglikana memortago de la sanktulo estas la 26-a de januaro, kune kun la sanktulo Timoteo, la ortodoksa la 25-a de aŭgusto.