Sant Adrià de Besòs (aŭ San Adrián de Besós en la hispana) estas urbo en proksimo de Barcelono en Katalunio, Hispanio, kaj apartenas al la metropola areo de Barcelono. La urbo havas 36 669 loĝantojn (2018) kaj areon de 3,87 km². La urbo estas en la komarko Barcelonés ĉe la elfluejo de la rivero Besós, inter Barcelono kaj Badalona.
Jam ekzistis en la 11a jarcento kiel malgranda komunumo de terkulturistoj. La urbo estis detruita en 1114 fare de la islamaj trupoj, kaj poste en 1697 de la francaj truoj; tiele la urbo suferis pro sia loko survoje al Barcelono. Dum la Industria Revolucio la komunumo iĝis esence industria. En 1938, dum la Hispana Enlanda Milito, la urbo estis bombardita pro alia strategia afero, nome de milita gravo, pro siaj termoelektraj centraloj kaj fabrikoj.