Santa Cecilia del Alcor | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34191 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 96 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 4° 40′ U (mapo)41.933888888889-4.6588888888889Koordinatoj: 41° 56′ N, 4° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 849 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Cecilia del Alcor [+] | |||
Santa Cecilia del Alcor [santazeZIlja delalKOR] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Santa Cecilia del Alcor estas komprenebla etimologie kiel Sankta Cecilia de la Monteto.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 107 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 230 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 14 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.