Santa Cruz de Moya | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16336 | ||
Retpaĝaro | www.santacruzdemoya.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Antón Moliner (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 248 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 1° 16′ U (mapo)39.956111111111-1.2586111111111Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 763 m [+] | ||
Areo | 110,75 km² (11 075 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santa Cruz de Moya [SANta KRUZ de MOja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. La kerno de Santa Cruz de Moya kuŝas sur la deklivo kiu descendas el la kastelo al la valo de la rivero Turia. Proksime estas du aliaj domaroj: nome Las Rinconadas (Anguletoj) kaj La Olmeda (Poplejo). Pli malproksime estas tria: nome Las Higueruelas (Figarbetoj).
La loĝanto nomiĝas santacrucero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 248 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,24 loĝ/km².
Santa Cruz de Moya estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la plej orienta parto de la Provinco Kvenko ĉe la limo kun la provincoj Teruel kaj Valencio, je altitudo de 763 m super marnivelo; je malpli ol 12 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 110,75 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′22″N 1°15′31″Ok.
Tuj post la Hispana Enlanda Milito okazis gerilo en la areo kaj poste la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Santa Cruz de Moya, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Santa Cruz de Moya; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 248.
Agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, krom rura turismo.