Santa Maria da Feira | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4520 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 136 674 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 636 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 56′ N, 8° 32′ U (mapo)40.933333333333-8.5333333333333Koordinatoj: 40° 56′ N, 8° 32′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 215 km² (21 500 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Santa Maria da Feira estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Área Metropolitana do Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 19 792 loĝantoj (2021).
Ĝi estas la sidejo de municipo Santa Maria da Feira kun areo de 213,45 km² kaj 136 720 loĝantoj (2021), subdividita en 21 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipoj Vila Nova de Gaia kaj Gondomar, oriente kun Arouca, sudoriente kun Oliveira de Azeméis kaj São João da Madeira, sude kun Ovar kaj okcidente kun Espinho.
La municipo Santa Maria da Feira, krom la urba sidejo (Santa Maria da Feira), inkludas du urbojn (Fiães kaj Lourosa) kaj 12 urbetojn (Argoncilhe, Arrifana, Canedo, Lobão, Mozelos, Nogueira da Regedoura, Paços de Brandão, Rio Meão, Santa Maria de Lamas, São João de Vêr, São Paio de Oleiros kaj Souto).
La fregezioj de Santa Maria da Feira estas jenaj:
Estis loĝado jam el la prahistorio; komunikvojoj helpis la setladon, ekzemple pro la romiaj ŝoseoj kaj pontoj, kaj same en la mezepoko kaj ĝis la 20-a jarcento.
Post la kristana konkero, baze sur la administracia divido de la romiaj konventoj, naskiĝis tri centroj por la disvolviĝo de la regiono: nome la Monaĥejo de Cucujães, la Monaĥejo de Arouca kaj la Kastelo de Feira. Tiu estis pagejo de impostoj kaj privilegia loko por komerco, pro kio ĉirkaŭe instaliĝis lokanoj, kiuj naskis la urbon Santa Maria da Feira.
Fakte la loĝado en tiu areo estas antikva, kiel atestas funebraj monumentoj (mamoas), el la 5a-4a jarmilo a.n.e., kaj kastrumoj (fortikitaj setlejoj) ĉu antaŭromiaj aŭ romaniigitaj. De la Mezepoko restis atestiloj de la milita arkitekturo, de kiuj la kastelo de Feira estas la plej impona. Sed en religia arkitekturo estis monumenteco en konventoj, preĝejoj kaj krucmonumentoj — de romaniko ĝis baroko — en diversaj epokoj.
En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. La municipo senĉese kreskis kaj duobliĝis el la mezo de la 20-a jarcento. Ĝis sia altiĝo al la kategorio de cidade (urbo) en la 14a de Aŭgusto 1985, ĝi estis konata kiel urbeto Vila da Feira.
En la fregezio Espargo, estas grava kongresejo, nome Europarque, kaj centro de scienco, nome Visionarium, ambos pertencentes à Associação Empresarial de Portugal. Prepara-se neste momento o projecto de ampliação do Europarque, com vista à recepção de vários serviços na zona envolvente ao actual complexo.