Santa María de Guía de Gran Canaria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35459 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 948 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 327 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 8′ N, 15° 38′ U (mapo)28.138888888889-15.632777777778Koordinatoj: 28° 8′ N, 15° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 180 m [+] | ||
Areo | 42,59 km² (4 259 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María de Guía [+] | |||
Santa María de Guía de Gran Canaria [santamaRIa deGIa degrankaNArja] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la norda parto de la insulo Gran Canaria.
La ĉefa loĝloko estas La Atalaya, en la nordo de la municipa teritorio, ĉe la marbordo kaj ĉe la monto Pico de la Atalaya aŭ monto de Gáldar (432 m). Menciindas ankaŭ aliaj kvartaloj aŭ submunicipoj kiel Montaña Alta, Casas de Aguilar, San Juan, La Dehesa, El Gallego, San Roque, La Montaña, Anzo, La Cuesta kaj Becerril.
Santa María de Guía de Gran Canaria estas en la norda parto de la insulo Gran Canaria, je 22 km de la provinca kaj insula ĉefurbo, kio helpis ĝian disvolvigon. Ĝi enhavas areon de 42 km².[3][4]
La municipa teritorio limas kun tiuj de Gáldar (okcidente) kaj Moya (oriente). Norde estas la Atlantika Oceano.[4]
La municipa teritorio deklivas el sudaj altaĵoj ĝis la marbordo kun averaĝa altitudo de 180 m super marnivelo.[4] La teritorio havas triangulan formon kun supra pinto proksime al la kaldero Pinos de Gáldar kaj bazon en la norda marbordo, kie hegemonias klifoj kun ununura strando San Felipe, kiun somere oni kovras je sablo.
En la areo estis grava setlado de guanĉoj. Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko. Ĝis la konkero de Gran Canaria en 1478-1483, la loko nomiĝis Aguía, apud Agaldar, ĉefurbo de la guanĉa regno Guanartemato. Tio pluis almenaŭ ĝis 1555, laŭ la dokumentoj de dispartigo de teroj kaj akvo de Gran Canaria, farita post la okupacio de la insulo fare de la kastilianoj. Post tio, la historia kerno nomiĝis Villa de Guía, pli simple Guía [GIa], ĝis la 19-a jarcento, kiam ekuziĝis la nomo Guía de Gran Canaria, pro administracia modernigo kaj por diferencigi ĝin disde aliaj Guía, ekzemple Guía de Isora en la insulo Tenerife.[5][6][7][8]
Dum la frankisma diktaturo, la 28an de decembro 1962 la tiama urbestro, Rafael Velázquez García, proponis ŝanĝi la oficialan nomon al Santa María de Guía, aldonante katolikan nomon kongrue kun la tiama religiema sinteno de la reĝimo. Tio aprobiĝis la 26an de aprilo 1963, kaj poste la insula registaro definitive aprobis ĝin sed kombinante ambaŭ nomojn, pro kio la nomo iĝis tiom longa: Santa María de Guía de Gran Canaria, aprobita de la ŝtata registaro la 23an de julio 1963.[9][10] Dum la 21-a jarcento stariĝis debato pri la reveno al la iama nomo, sed ankoraŭ sen rezulto. Ĝis nun tiu municipo havas la plej longan nomon en la tuta insularo laŭ nombro de vortoj kaj laŭ nomnro de literoj (kaj eble de la tuta lando).
La municipo havis 13 871 loĝantojn je 2021, estante la 20a de la provinco Las Palmas kaj la 11a de la insulo Gran Canaria.[11]
Historie la loĝantaro kreskiĝis ĝis 12 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malmulte kreskiĝis laŭlonge de la dua duono de la 20-a jarcento ĝis nunaj 13 000.
Gáldar dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[11]
Anzofé, Barranco del Pinar, Barranquillo Frío, Bascamao, Becerril, Caleta de Soria, Carretera Moya Palmital, Casas de Aguilar, Cuesta de Caraballo, Desaguaderos, Doñana, El Hormiguero, El Calabozo, El Gallego, El Junquillo, El Palmital, Farailaga, Hoya de Pineda, Hoya del Pedregal, La Atalaya, La Cañada, La Dehesa, La Suerte, Las Boticarias, Llanos de Parra, Lomo Betancort, Lomo Las Azucenas, Lomo Los Martínez, Marente, Mondragones, Montaña Alta, Paso María de los Santos, San Blas, San Felipe, San Juan, Santa Cristina, Santa María de Guía de Gran Canaria, Tres Cruces, Tres Palmas, Verdejo kaj Vergara.
Guía bazigis sian ekonomion en agrikulturo (unue sukerkano kaj poste vitoj, legomoj kaj cerealoj kaj finfine bananoj, ĉefe el la dua duono de la 20-a jarcento).[4] Estas ankaŭ brutobredado de kaproj, ŝafoj, bovoj kaj porkoj; gravas produktado de fromaĝo. Sed lastatempe turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo kune kun kultivado de terpomoj.[4] Estas ankaŭ interesaj artmetioj pri fabrikado de tranĉiloj, ceramiko kaj lignaĵoj, ĉefe cele al turismo.
La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Nun estas granda disvolviĝo de rura turismo. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj aliaj okupitecoj.[4]
Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[12]