Por samtitola artikolo vidu la paĝon Santibáñez de la Peña (stacidomo). |
Santibáñez de la Peña | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 34870 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 962 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 49′ N, 4° 44′ U (mapo)42.81-4.7291666666667Koordinatoj: 42° 49′ N, 4° 44′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 084 m [+] | ||||
Areo | 111,74 km² (11 174 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santibáñez de la Peña [+] | |||||
Santibáñez de la Peña [santiBAnjez delaPEnja] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Santibáñez de la Peña estas komprenebla etimologie kiel Sankta Johano de la Roko.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 111,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 002 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; fakte ĝi perdis 2 700 loĝantojn el la 1940-aj jaroj, sed dum procezo de aligo kaj malaligo de loĝlokoj. La loĝloko Santibáñez de la Peña mem perdis preskaŭ 200 loĝantojn nur el 2000.
Ĝi distas 104 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:
La toponimio montras ankoraŭ restaĵojn de romia setlado en kastrumoj aŭ militkampadejoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, ĉefe rilate al la Monaĥejo de San Román de Entrepeñas (mencioj en 940), el kiu nun restas nur turo (ĝi aperas en la municipa blazono). Ekde 1572, rezulto de la reformo de la Koncilio de Trento, ekfunkciis eklezia arkivo, kio pluis ĝis nuntempe.
Santibáñez de la Peña en julio 1934 sendependiĝis de la municipo de Respenda de la Peña, pro la loĝantara kaj industria kresko de Santibáñez. Respenda de la Peña tiam havis 24 loĝlokojn, el kiuj 15 venis kun Santibáñez. En la 1950-aj jaroj Intorcisa kaj Muñeca siavice abandonis Santibáñez por aliĝi al Guardo.
Dum la 20-a jarcento, Santibáñez estis unu de la ĉefaj kernoj de la minbaseno de la provinco Palencio, sed ties elfosejoj fermiĝis unu post alia, kaj la lasta en 1990.
Tradiciaj enspezofontoj estis karbominado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj. Pli precize: