Santovenia de Pisuerga | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47155 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 703 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 342 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 42′ N, 4° 41′ U (mapo)41.696388888889-4.6883333333333Koordinatoj: 41° 42′ N, 4° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 692 m [+] | ||
Areo | 13,74 km² (1 374 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santovenia de Pisuerga [santoBEnja depiSŬERga] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 604 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi ekfunkciis kiel dormurbo el la 1970-aj jaroj kaj ĝi akiris ekde tiam 3 500 loĝantojn. Ĝi distas 8 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.