![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Saraca asoca (Roxb.) De Wilde | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Saraca asoca estas planta specio en la familio de la fabacoj. La natura hejmo estas la Hinda subkontinento: Bangladeŝo, Bharato kaj Srilanko kaj Okcidenta Birmo.[1] La Sanskrita nomo aŝoka signifas "sen ĉagreno". De tio venas la nomo Aŝoka arbo uzata foje por ĉi tiu speco, foje por alia (Saraca indica).
Saraca asoca estas ĉiamverda, rektstara malgranda arbo[2] kaj kreskas ĝis maksimumo de 8 al 12 metroj. Ĝi frue faras branĉojn, kiuj formas vastan kronon.
La folioj estas longaj je ĉ. 30 cm, havas po trunketon kaj kvar al ses parojn da folietoj. La kalvaj, ledecaj folietoj kun longo de 10 ĝis 20 cm estas relative grandaj, kaj oblongaj aŭ lancetformaj. La malgrandaj, enfolitigaj stipuloj forfalas frue.[2]
La florado daŭras en Pakistano de januaro ĝis majo.[2] Multaj floroj staras proksime kune en grapolara floraro. Estas malgrandaj, frue paliĝantaj, koloraj brakteoj.[2]
La floroj eligas intensan parfumon. La hermafroditaj floroj estas malforte zigomorfaj kaj havas po kvar folietojn por verticilo. Sur la tubo-forma hipantio, alta je 1,2 ĝis 1,7 cm, sidas la sepaloj. La kvar petalecaj, nur preskaŭ egalaj sepaloj estas ovala. La koloro de la sepaloj ŝanĝiĝas dum la florado: komence de flavo al flav-oranĝo ĝis fine karmezina ruĝo. Estas neniu petalo. Estas unu aŭ du cirkloj, ĉiu kun kvar stamenoj ; ili grandas preter la sepaloj. La stamenoj estas longaj kaj la anteroj estas nur preskaŭ egalaj. La individua tig-hava karpelo enhavas multajn ovolojn. La maldika stigmo estas fleksita kiel ringo, kaj preskaŭ tiel longa kiel la stamenoj. [2]
La frukto, guŝo longa je 15 ĝis 25 cm, malfermiĝas kiam matura, kaj enhavas kvar ĝis ok semojn.[2]
La natura distribua areo de Saraca asoca iras de la Malaja Duoninsulo, tra Birmo, Asamo, Bangladeŝo,[1] Orienta Pakistano kaj Suda Bharato, ĝis Srilanko.[2]
Saraca asoca estis por Hindujo en 1998 en la ruĝa listo de endanĝeritaj specioj, kiel "Vulnerable" = "endanĝerigita"; necesas novajn datumojn kolekti. El la arbaraj enketoj en Srilanko rezultis neniu trovo; tio povas signifi, ke tiu specio en Srilanko mankas aŭ nur tre maloftas.[3]
La unua priskribo estis farita en 1795, sub la nomo Jonesia asoca Roxb. de William Roxburgh en Asiatic Researches, 4 p. 355. La rekombinon al Saraca asoca faris en 1968 Jan Willem Jacobus Oswald de Wilde en Blumea, vol. 15, p. 393. Alia sinonimo por Saraca asoca (Roxb.) De Wilde estas Saraca indica L.[4][1]
Saraca asoca estas uzata kiel ornama planto.[5]
En la Norda parto de Srilanko oni uzis la lignon por konstrui domojn. La ŝelo estas uzata por la traktado de uterinaj infektoj kaj kiel adstringanto en kazoj de internaj hemoroidoj.[2]
Sub la nomo Ashoka (अशोक aśoka), Saraca asoca estas unu el la plej gravaj plantoj en la Sanskrita poezio. La florado de la Aŝoka arbo ofte estas menciata en priskriboj de la printempo. Ĝiaj brile ruĝaj floroj estas komparataj kun sango, kun rubenoj aŭ kun koraloj, kaj pro la formo de la floraro ankaŭ kun virinaj mamoj. La vido de Aŝokaj floroj laŭdire provokas ĝojon ĉe amantoj. De ĉi-tio deriviĝas la nomo Ashoka, laŭvorte "senĉagrena". Sed en la sama tempo, ĝi produktas ĉagrenon en la kazo de tiuj apartigitaj de sia amato. Oni ankaŭ diras, ke la Aŝoka arbo sopiras esti tuŝota de la piedoj de bela virino, kaj tuj kiam ĝi estas tuŝita, ĝi ekfloras.[6]
La trivialnomo de Saraca asoca en la plej multaj el la modernaj Hindaj lingvoj estas derivita de la Sanskrita nomo Ashoka. Ankaŭ en la angla, oftas la nomo Ashoka tree. La speca nomo asoca rilatas al la Sanskrita termino.