Sarah Engels | |
---|---|
Sarah en Vieno (2014)
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Sarah Engels |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1992 (32-jaraĝa) en Kolonjo |
Edz(in)o | Pietro Lombardi |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | kantistino |
Aktivaj jaroj | 2009–nuntempe |
Eldoninto | Universal Music Germany, Ariola Records |
Retejo | sarahengels.net |
Sarah Engels (naskiĝis la 15-an de oktobro 1992)[1] estas germana kantistino. Ŝi pleje konatiĝis pro partopreno en sezono 8 de Germanio serĉas la superstelul(in)on, kie ŝi eliminiĝis de la Pinto 10,[2][3] nur por reveni post du spektakloj pli poste kaj eventuale fariĝi la due loka kandidato.
Ŝi ankaŭ partoprenis en sezono 7 de Germanio serĉas la superstelul(in)on sed eliminiĝis dum la revoko post ŝia dueto kun Eugen Flittner.[1] En sezono 8, ŝi eliminiĝis en la unua koncerta spektaklo.[4] pliposte, oni petis ŝin reveni ĉar RTL ĉefo Tom Sänger (ne la voĉdonantoj) eliminis Nina Richel-on de la spektaklo, supozeble pro sankaŭzoj.[5]
Sarah edziniĝis je Pietro Lombardi en marto 2013, kaj ŝanĝis sian nomon de Engels al Lombardi.[6] Je la 19-a de junio 2015 ilia filo naskiĝis. Sarah kaj Pietro anoncis sian divorcon en oktobro 2016.[7]