Sarasău | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Maramureș | |
Alinome | Szarvaszó (hungare) | |
Iama hungara departemento | Máramaros | |
Situo | 47° 57′ N, 23° 50′ O (mapo)47.95611111111123.825555555556Koordinatoj: 47° 57′ N, 23° 50′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 258 m | |
Poŝtkodo | 437265 | |
Loĝantaro | 2,238 (en 2011; 2.416 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 106620 | |
Sarasău [sarasəŭ] (hungare: Szarvaszó) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio okcidente de Sighetu Marmației.
Sarasău estas la ununura vilaĝo en la komunumo. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Tiso, kiu tie konsistigas la limon al Ukrainio. Kontraŭe situas la urbo Solotvino, sed ne estas tie ponto. Tra la vilaĝo pasas la nacia vojo DN19.
En 1910 ĝi havis 1 252 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 2 444 (rumanoj).
Ĝia unua mencio skriba estas el 1345. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros).
|