Sardent | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Pontarion |
INSEE kodo | 23168 [+] |
Poŝtkodo | 23250 |
Kodo laŭ INSEE | 23168 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Thierry Gaillard 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 801 (1 999) |
Loĝdenso | 19 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°03′05″N 1°51′23″O / 46.05139°N, 1.85639°O (mapo) Koordinatoj: 46°03′05″N 1°51′23″O / 46.05139°N, 1.85639°O (mapo) |
Alto | 455 m - 680 m |
Areo | 41,11 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 03′ 05″ Nordo 1° 51′ 23″ Oriento / 46.0513888889 °N, 1.85638888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Sardent [+] | |
Sardent estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 801 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Sardent etendiĝas sur 41,11 km², kaj havis 801 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 19 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Sardent situas je alteco de 680 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Sardent apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Thierry Gaillard, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Claude Chabrol, franca filmreĝisoro, pasis parton de sia junaĝo en Sardent. Ankaŭ tie li filmis sian unuan verkon, titolitan Le Beau Serge.
Sardent apartenas al la kantono de Pontarion, kies ĉefurbo estas Pontarion. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.