Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sargans (stacidomo). |
Sargans | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Sarganslando |
Koordinatoj | 47° 2′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.03333 °N, 9.43333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 47.03333 °N, 9.43333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5058 |
Areo | 9,48 km² |
Alteco | 480 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7320 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Sargans estas historia urbeto en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5058 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Sargans situas sur la akvodislimo inter Seez, kiu alfluas al Valenlago kaj Rejno. Fakte la barilo kiu malhelpas, ke la Rejno fluas anstataŭ tra la Rejnvalo tra Valenlango havas altecon de nur malmultaj metroj. Sargans estas regiona kultura kaj ekonomia centro.
Sargans situas ĉe ligo inter la valo de la Alpa Rejno kaj la lago de la Valenlago kaj estas grava trafiknodo kaj por la aŭtoŝoseoj tra la Rejnvalo kaj de Zuriko al Koiro kaj por la trajnlinoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.
Inter la 1-a kaj 3-a jarcento ekzistis en Sargans romia bieno. En tiu epoko oni jam ekspluatis feron en la monto Gonzen. La unua dokumenta mencio de Sargans sub la nomo «Senegaune» datiĝas el la jaro 765 post Kristo. En la 9-a jarcento estis konstruita preĝejo kaj en la jaro 1100 la unua turo de la kastelo. Ĝis la jaro 1798 la Kastelo Sargans estis la centro de la Grafejo Sargans. Ĝi estis nomdona por la Grafoj de Werdenberg-Sargans, kiuj konstruis en la jaro 1260 la urbeton Sargans. En la jaro 1811 granda inscendio detruis la urbon.
Sargans apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
|