Sarpay Beikman | ||
---|---|---|
organizaĵo literatura verko | ||
Komenco | 22-a de aŭgusto 1963 vd | |
Antaŭe | Myanmar Translation Society vd | |
Lando(j) | Birmo vd | |
Sidejo | Jangono | |
Fondinto(j) | Revolutionary Government of the Union of Burma vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Sarpaj Bejkman aŭ Sarpay Beikman (birme စာပေဗိမာန်; laŭvorte Palaco de Literaturo) estas tradukasocio kiu ekestis el la Birma Traduka Societo. Ties unua prezidanto estis ĉefministro U Nu, kiu akiris unuan laborpostenon de tradukisto ĉe la Altlernejo Judson (nun en la Universitato de Jangono). La celo estis traduki kulturon, literaturon kaj edukadon el la tuta mondo por birma publiko[1]. En 1963 la societo asociiĝis al la Presada kaj Eldona Entrepreno de la Birma Ministerio pri Informado, konata sub la nomo Sarpay Beikman, nome Literatura Domo. La celo de la Sarpay Beikman estis "plibonigi kaj riĉigi la ĝeneralan scion de ĉiuj civitanoj de la Unio"[2]. La celaro estis poste etendita por instigi lokajn verkistojn eldoni ĉiaspecajn librojn.
La direktantaro decidis atribui premiojn por kompili kaj traduki literaturajn verkojn de elstaraj eksterlandaj aŭtoroj en la birma lingvo aŭ en iu el la indiĝenaj lingvoj de Birmo. La societo prezentas la ĉiujaran Premion Sarpay Beikman pri manuskriptoj kaj la Naciajn Literaturajn Premiojn por bonegaj novaj, antaŭe ne-eldonitaj kaj aperintaj verkoj en diversaj kategorioj[3].
La Birma Traduka Societo ne nur tradukis librojn, sed ankaŭ alkuraĝis multajn aliajn formojn de birma kulturo kaj literaturaj aktivecoj[4] La Societo kreis en 1956 senpagan bibliotekon en Ranguno. En 2011 la biblioteko havis 50 000 librotitolojn en la ĉefa sekcio kaj aliajn 12 000 librotitolojn en la referenca sekcio. Samjare filio de la Sarpay Beikman Biblioteko estis ankaŭ inaŭgurita en Mandalajo[2].
La socio ankaŭ eldonis la anglalingvan revuan Open Mind (Malferma menso), renomita Spektrum post 1962. Kun malpliiĝantaj nombroj de anglalingva legantaro en la lando, estis decidita lanĉi birman version, sed kun artikoloj kiuj koncentrigas al la interesoj de birma legantaro[5]. Sarpay Beikman ankaŭ aranĝis grandajn renkontiĝojn kie eminentaj sciencistoj aŭ verkistoj priparolis multajn temojn, invitante la ĉeestantojn fari rimarkojn aŭ prezenti propran kontribuaĵon. Tio montriĝis tiom populara ke duarangaj parolantoj foje devis esti elektitaj per lotado. La societo eldonis la ĉefajn kontribuaĵojn libroforme[6]
En 2008 neniu traduka premio estis atribuita parte pro financaj limigoj, parte pro cenzuro kaj enmiksiĝo fare de la militista reĝimo pri kio estas tradukinda.