Sasaram | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 821115 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 57′ N, 84° 2′ O (mapo)24.9584.03Koordinatoj: 24° 57′ N, 84° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sasaram [+] | |||
Sasaram, prononco hindie सासाराम, urdue سسرام estas urbego en norda Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Patnao, en distrikto Rohtas, kie ĝi estas ties sidejo.
En 2011 Sasaram havis 147 408 (kun la aglomeraĵo 351 408) da loĝantoj kun legopovo 80% signife pli alte ol la landaveraĝo. Sasaram atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.
Sasaram situas sur ebenaĵo de Gango kun averaĝa alteco de 115 m super la marnivelo, sed tre proksime montetoj etendiĝas. Dehri troviĝas 18, Aurangabad (Biharo) 42, Buksar 68, Ghazipur 83, Ballia 90, Arrah 92, Mugalsarai 97, Gaja (Barato) kaj Ĝehanabad po 102, Varanasio 109, subŝtata ĉefurbo Patnao 134 (voje 153), Singrauli 160, Kolkata 517, tutlanda ĉefurbo Delhio 789, Mumbajo 1332 kilometrojn (aere) [1].
Sasaram estis sidejo de dinastioj, precipe en 16-a jarcento, sed dinastio loĝis jam en tiu regiono en la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo. Malmulto estas konata ĉirkaŭ la mezepoka historio de Sasaram. Ŝer Ŝah Suri post 1531 li sukcesis alporti grandajn partojn de Biharo kaj Bengalio sub sian kontrolon kaj en la jaroj 1539 ĝis 1545 li eĉ forpelis reganton de Delhio. Post lia morto la urbo iĝis sensignifa, sed revigliĝis pro statuso de distrikta sidejo en 1972.
Sasaram estas konata pro la produktado de cementoj, sterkoj, konstruŝtonoj, en la urbo mem ekloĝis metiistoj, komercistoj kaj servaj provizantoj. La ĉirkaŭaĵo estas konata kiel la "bovlo da rizo". La kanala irigaciosistemo ankaŭ estas tre elstara en tiu areo.
En Sasaram 2 universitatoj kaj pluraj altlernejoj funkcias.
En Sasaram la ĉefaj lingvoj estas la bojpura, hindia, angla kaj urdua lingvoj.
La ĉefa religio en Sasaram estas hinduismo kun 73%, poste islamo preskaŭ 26%, fine sikismo 1%.
Al Sasaram alvenas 3 fervojaj linioj el Mugalsarai, Dehri kaj Arrah. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego el kiel la fervojoj, la kvara direkto estas Buksar. La plej proksima flughaveno funkcias inter Sasaram kaj Dehri.
Sasaram situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo estas averaĝe 25 °C kaj varias inter 18-32 °C. Jare pluvas mezume 1065 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.
La pli supre menciita imperiestro Ŝer Ŝah Suri naskiĝis ĉi tie.