Saterland estas komunumo en Germanio, ekestinta en 1974 pere de administra reformo. Ĝi troviĝas en la distrikto Cloppenburg de la federacia landoMalsupra Saksio. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 294 loĝantojn. La centra loĝloko de la nuna komunumo estas la loĝloko Ramsloh (saterfriseRoomelse).
Saterland estas la centro de la plej malgranda minoritata lingvo de Germanio, nome de la saterfrisa lingvo. Pro la historio de la setlado Saterland estas lingvoinsulo komplete ĉirkaŭata de ne-frisa (platdiĉa) setlita arealo.