Savana bombako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Savana bombako en burkinaj terenoj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bombax costatum Pellegr. & Vuill. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Savana bombako (latine Bombax costatum) estas arbo kiu kutime atingas altecon de 5 - 15 m. La florado okazas dum la seka sezono antaŭ la apero de la foliaro.
Tiu afrotropisa specio troviĝas nur en la savanaj zonoj de Okcidentafriko ekde Senegalo al Centr-Afrika Respubliko. Ĝi ofte troviĝas en rokaj montetoj aŭ lateritaj krustoj.
La kaliko estas uzata en okcidentafrika kuirarto kiel bazo por saŭcoj. Troa rikolto de florantaj branĉoj kontribuas al malprogreso de la specio.