Savilea otido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
El la tri samgenraj specioj, L. savilei
estas la plej norda, en Sahela areo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Savilea otido (Lophotis savilei) estas granda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Burkino, Kameruno, Ĉado, Eburbordo, Gambio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, kaj Sudano.[1]
Plenkreskuloj havas mallongajn maldikajn kolojn kaj krurojn, kun granda kapo. La supro de kapo kaj malsupra antaŭkolo estas grizaj kun nigra strio centre situanta sur la mentono kaj malgranda blanka ŝultrobendo sur ĉiu flanko de la bazkolo.[2] La supraj partoj de la birdo estas palaj kun nigraj strioj kaj sagopintaj markoj.[2] La beko estas flaveca, la kulmeno bruneta, la iriso palargileca makuleca per nuanco de flavecargila koloro.[2] Flugiloj estas 10 colojn longaj kaj vosto proksimume 5.[2] La finaj trionoj de iliaj plumoj estas pale flavgrizaj kio kreas vidan distingon inter iliaj plumoj kaj la cetero de la supraj partoj.[2] La flugilplumoj estas nigrecaj kun sveltaj flavgrizaj strioj kaj la pintoj nigraj.[2] Maskloj havas tute nigrajn subajn partojn kaj montras tufon de ruĝecaj plumoj sur la nuko dum montrado.[3] Inoj aspektas vide similaj al maskloj, tamen mankas la blugrizaj kaj nigraj markoj sur sia kapo.[2] Inoj havas blankan gorĝon kaj la nigrajn subajn partojn limigitajn al la ventro.[1]
La evoluciaj rilatoj ene de la evolucio de la familio Otididae ankoraŭ estas konjektitaj, igante iliajn taksonomiajn nivelojn el subspecioj ĝis genroj dubindaj inter kelkajn necertecojn.[4] La Savilea otido apartenas al la genro Lophotis, sed antaŭe oni opiniis ĝin apartenanta al la genro Eupodotis.[4] La Lophotis taksono suferas konflikton pro sia filogenetika afineco.[4]
La Savilea otido estis malkovrita de la Admiralo Lynes kaj nomita laŭ iama Guberniestro de la Provinco Darfuro, nome kolonelo R. V. Savile.[2]
Ili troviĝas en la kutimaj areoj de otidoj, kiuj inkludas aridajn kaj duonaridajn vivejojn. [5][6] Ili vivas en arbustoj kaj maldensaj arbaroj, proksime de sekiĝintaj lagetoj kaj maldensejoj, kaj plataj arbedoj kun Aristida herbo kaj Acacia raddiana.[6][7] Tio estas simila al la cetero de la familio Otididae, kiuj tipe vivas en moderklimataj kaj tropikaj malaltebenaĵaj sekaj herbejoj.[4]
Ili troviĝas en sudokcidenta Maŭritanio kaj Senegalo orienten tra Malio, Burkino, sudokcidenta Niĝero, nordorienta Niĝerio, kaj Ĉadio ĝis centra Sudano.[6] Oni supozis, ke la otido de Savile estis limigita al la Sahela biomo sed nun estis vidita kiel pli vastigita suden.[1]
|