Savoia di Lucania | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Basilikato |
Provinco | PZ Potenco |
Geografia situo | 40° 34′ N, 15° 33′ O (mapo)40.56666666666715.55Koordinatoj: 40° 34′ N, 15° 33′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 750 [+] m |
Areo | 32 km² |
Loĝantaro | 1008 (2023) |
Loĝdenso | 31 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Caggiano (SA), Picerno, Sant'Angelo Le Fratte, Satriano di Lucania, Tito kaj Vietri di Potenza |
Patrono | Sankta Roĥo |
Festa tago | 16-a de aŭgusto |
Nomo de loĝantoj | salviani |
Poŝtkodo | 85050 |
Imposta kodo | H730 |
Kodo laŭ ISTAT | 076084 |
Telefona prefikso | 0971 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo (itale) |
Savoia di Lucania [savOja di lucAnja] estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Basilikato kaj al la provinco Potenza. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 008 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Caggiano (SA), Picerno, Sant'Angelo Le Fratte, Satriano di Lucania, Tito kaj Vietri di Potenza.
La nomo de la municipo estas iom disputata en Italio. Iam ĝi nomiĝis Salvia; tiun nomon oni ŝanĝis, ĉar je la 17-a de novembro 1878 ano de tiu vilaĝo, anarkiisto Giovanni Passannante, laŭaserte per tranĉilo atencis al reĝo Umberto la 1-a de Savojo (itale Savoia) dum ties vizito al Napolo (la reĝo nur malgrave vundiĝis ĉe brako).
Sekve de tiu atenco la vilaĝo ŝanĝis sian nomon por manifestacii sian lojalecon al la reĝo. Nun ekzistas movado, kiu proponas reuzi la antaŭan nomon Salvia. Tiu nomo en la itala lingvo signifas salvion, kaj efektive iuj rekondukas ĝin al abundo de tiu herbo en la regiono; aliaj rekondukas ĝin al la latina vorto saulia (salikejo).