Saŭhaĝo

Laŭborda larĝa panoramo de Saŭhaĝo
Laŭborda larĝa panoramo de Saŭhaĝo
Saŭhaĝo
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 82749
Demografio
Loĝantaro 193 931  (2008) [+]
Loĝdenso 2 852 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 34′ N, 31° 42′ O (mapo)26.56055555555631.691666666667Koordinatoj: 26° 34′ N, 31° 42′ O (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 68 km² (6 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Saŭhaĝo (Egiptio)
Saŭhaĝo (Egiptio)
DEC
Situo de Saŭhaĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sohag [+]
vdr

Saŭhaĝo, laŭ egipta arabe سوهاج Pri tiu ĉi sono prononco estas la ĉefurbo de la Provinco Saŭhaĝ en Alta Egiptio, en Egiptio.

Strato en Saŭhaĝo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Saŭhaĝo loĝis 266 944 homoj en 2021.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Saŭhaĝo troviĝas en fekunda valo laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 67 metrojn super la marnivelo. La urbego inkluzivas du insulojn. Aĥmim troviĝas nur 5 (ne kontraŭe, sed en la alia riverbordo), Kenao 113, Luksoro 136, Hurghada 224, Asuano 301, ĉefurbo Kairo 390, Ismailio 452 kilometrojn (aere) [1].

En tiu loko estis kelkaj sensignifaj vilaĝoj en tempo de la romia regado. Dum la koptaj tempoj monaĥoj vivis en la tielnomita "Blanka Monaĥejo". Ekde 1960 Saŭhaĝo iĝis ĉefurbo de la samnoma provinco.

Ekonomio de Saŭhaĝo konsistas el komercado kaj hejma industrio (tapiŝoj). La urba industrio produktas meblojn kaj teksaĵojn, krome helpas la agrikulturo el la najbareco (sukerprodukto). La turismo nur iomete aldoniĝas, ĉar ekzistas nur kelkaj arkeologiaj lokoj.

En Saŭhaĝo vivas islamanoj (75%) kaj koptaj kristanoj (25%).

En Saŭhaĝo universitato funkcias ekde 2006, pli frue nur kampuso.

Saŭhaĝo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 1 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 23,5 °C kaj varias inter 16-32 °C.

Vojo en Saŭhaĝo

Saŭhaĝo havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ekde 2010 vojo estis malfermita al Hurghada, krome 2 pontoj helpas la trafikon. Same ekde 2010 internacia flughaveno funkcias apud la urbego. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Muzeo kaj Hotelo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Saŭhaĝo naskiĝis ĉefministro Mustafa Madbuli.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Bildoj pri Saŭhaĝo
Statuo
Kirko
Moskeo