Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schafkopf. |
Schafkopf | ||
---|---|---|
prenludo • bidding-based game | ||
Schafkopf (tradukite: ŝafkapo) estas tradicia germana kartludo. Laŭ siaj nunaj reguloj kiel Bayerischer Schafkopf (bavara ŝafkapo) ĝi estas ŝatata kaj ofte ludata kartludo de Bavario. Tie ĝi estas rigardata kiel kulturaĵo kaj parto de la bavara vivmaniero.
Ekzistas diversaj popolaj teorioj pri la deveno de la vorto Schafkopf. La maloftegaj fontoj supozas, ke nek la ludo nek la vorto devenas de Bavario.
Ebla klarigo estas, ke la homoj origine notis la ludojn kun naŭ[1] aŭ dekdu[2] kretostrekoj, kiuj kunigas al skizita bildo de ŝafkapo.[3] Sed dokumentojn oni ne povas trovi en bavara kunteksto. Oni verŝajne ĉiam preferis ludi je kontanta mono.
Ĝis fine de la 1960aj jaroj oni ofte trovis alternativan skribmanieron Schaffkopf. Post longaj diskutoj ankaŭ en la gazetaro tamen ĉirkaŭ la jaro 1970 la hodiaŭa skribversio gajnis: Schafkopf. Tamen Wolfgang Peschel atentigis, ke en fruaj jaroj la homoj ludis sur kapoj de bareloj kaj la supragermana (bavara) vorto por barelo estas „“Schaff“, do ili frapas sur „barelaj kapoj, kiam ili ludas. [4][5][6]. Sed sciencistoj neas tiun hipotezon.