La Schmidtburg , aŭ burgo Schmidt estas ruino de montburgo apud Schneppenbach, en la distrikto Bad Kreuznach, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La ruino troviĝas en riverkurbo sur alteco de 321 m supre de la valo de la rivero Hahnenbach (Nahe) en la mezmontaro Hunsrück. Sur la alia flanko de la valo troviĝas la Altburg, kelta fortikaĵo kaj la minejo Herrenberg, vizitebla aredeza minejo.
La burgo konsistas el supra kaj malsupra burgparto. Ĝi estas unu el la plej grandaj burgoj de la regiono. Fosaĵo apartigas la supran parton de la resto de la burga instalaĵo. Ĝi konsistis el pluraj loĝdomoj kaj el burgfrido . La supra burgo estis sidejo de la Kurtriera administristo de la samnoma administrejo. La malsupra burgo konsistis el pluraj domoj por la burganoj.