Schwalmstadt | ||||||
| ||||||
urbeto • Q1585560 • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kassel | |||||
Distrikto | Distrikto Schwalm-Eder | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06691 | |||||
Poŝtkodo | 34613 | |||||
Aŭtomobila kodo | HR | |||||
Oficiala Municipokodo | 06634022 | |||||
Subdivido | 13 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Wilhelm Kröll | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 18488 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 55′ N, 9° 11′ O (mapo)50.9127777777789.1888888888889Koordinatoj: 50° 55′ N, 9° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 234 m | |||||
Areo | 84,74 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.schwalmstadt.de/ | |||||
Schwalmstadt estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schwalm-Eder de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 18488 loĝantojn.
Ĝemelurboj estas Kantono Loriol-sur-Drôme en la Departemento Drôme kaj Zwalm en Flandrujo.
Schwalmstadt kun siaj multaj kvartaloj troviĝas ĉe la uesta radno de la montaro Knüllgebirge. La urbo kiel ankaŭ la pejzaĝo en la Okcidenthesia Mallevaĵo havas sian nomon laŭ la rivero Schwalm. La urbo estas en la norda regiono de la rivero. La najbaraj grandurboj estas Kaselo (ĉ. 50 km pli norde), Bad Hersfeld (ĉ. 35 km pli okcidente) kaj Fulda (ĉ. 80 km pli sudeoste). Disponigas la urbo pri du kernoj:
La plej malalta urbopunkto estas je 207 metroj ĉe Gansau, iomete pli malsupre de la enfluejo de Gers je Schwalm, dume la pli alta punkto estas de 342,7 metroj, la t.n. Landburg-monto supre de Gansau.
En la 8-a jarcento apartenis Treise al la Abatejo Hersfeld. La grafoj de Cigenhagen (Ziegenhain) unue endokumente menciitis en la jaro 1144-a. En 1186 Treysa transprenitis fare de la grafoj kaj ĉirkaŭfortikitis. La urboemblemo, la Martenokirko konstruitis en 1230 kaj inter 1229 kaj 1270, dume al la ziegenhain-anoj ceditis la urbanaj privilegioj nur en 1274. Post la morto de la lasta grafo Johano la 2-a la grafujo venis en la posedon de la hesiaj landgrafoj. Ili alikonstruigis la burgon en Ziegenhain en 1470 je vera fortimpresa kastelo kaj Filipo la 1-a (Hesio) komisiis la faron de akvokastelo inter 1537 kaj 1548. En aŭgusto 1945 iĝis en Treysa la intertraktoj pri la fondo de EKD okaze de la t.n. Ekleziara konferenco de Treysa kaj sekve fariĝis ligo de luteranaj, reformitaj kaj unuigitaj protestantaj komunumoj. Du pluaj koncilietoj de EKD en maro 1946 kaj junio 1947 intencis revigligi la konsultojn pri la diversaj interpretoj de la komunio kaj okupiĝas krome pri la sennaziigo de ekleziuloj. Sub la moto Hessisch willkommen! okazis en Schwalmstadt en 1995 la 35-a Hesia tago.
Inter 1961 kaj 2006 gastigas Schwalmstadt anojn de Bundeswehr. En la Harthberg-kazerno estis deplojitaj variaj batalionoj: Panzerartilleriebataillon 21, Raketenartilleriebataillon 22, Ausbildungskompanie 11/2, Begleitbatterie 2, Nachschubregiment 2, Nachschubbataillon 51 kaj Feldjägerausbildungskompanie 700. En speciala municideponejo troviĝis inter 1962 kaj 1992 atomaj partoj de nukleaj armiloj por du artileribatalionoj treysa-aj.
En la kadro de la granda Reformacio-jubileo 2017 la urbo donis al si la epiteton de konfirmaciurbo.[1][2]
En la 31.12.1970 la urboj Treysa kaj Ziegenhain kune kun la vilaĝoj apudaj (Ascherode, Florshain, Frankenhain, Niedergrenzebach, Rommershausen, Trutzhain) unuigis je la nova urbo Schwalmstadt. Ekzakte unu jaron poste alvenis ankoraŭ Allendorf an der Landsburg, Dittershausen kaj Wiera, en la 1.4.1972 Rörshain kaj en la 1.8.1972 Michelsberg. La urbaj arkivaĵoj de Treysa kaj Ziegenhain troviĝas hodiaŭ en la Hesia ŝtata arkivo en Marburg.
Kondukas tra Schwalmstadt la federaciaj ŝoseoj B 254 disde Fulda al Kaselo kaj B 454 disde Bad Hersfeld al Marburg. En la najbara komunumo Neuental finiĝas la aŭtoŝoseo A 49 kies plilongigo ĝis Schwalmstadt antaŭvidatas por la jaro 2021. La Main-Weser-fervojlinio disde Frankfurto ĉe Majno ĝis Kaselo transversas la urbon; tie ekzistas la stacidomo Treysa kun multaj haltoj eĉ de rapidtrajnoj kaj la haltejo Schwalmstadt-Wiera. En Schwalmstadt finiĝas la Nordhesia trafikligo (NVV); ekstere komenciĝas Rhein-Main-trafikligo (RNV). Iam ekzistis krome la fervojlinioj inter Leinefelde kaj Treysa kaj Knüllwald-linio ĝis Bad Hersfeld.
La regiono ege ŝtatas fare de ciklademuloj; biciklovojoj multas, eĉ priregionaj, ekz.: Radweg Deutsche Einheit tra Wiera, Treysa kaj Ziegenhain ĝis Loshausen kiu identas ekde Treysa kun Bahnradweg Rotkäppchenland; ties lasta parteto inter Wiera kaj Treysa finfaritis en 2018
En 2015 faritis ciklovojkoncepto por la tuta urbo kaj ties medioj.
En Ziegenhain estas krome la glisflugejo Der Ring kiun prizorgas Flugsportvereinigung Schwalm kaj Akaflieg Frankfurt.
Informas gazetare la loĝantojn Schwälmer Allgemeine (HNA), Schwälmer Bote, Nordhessennews.de kaj nh24.de Inhaber Alexander Wittke. Juĝejo de unua instanco situas en Treysa. En Ziegenhain estas prizono en iama ĉasokastelo de la landgrafoj de Hesio-Kaselo. En la urbo troviĝas ekde 1961 filio de Technisches Hilfswerk; ĝi specialiĝis pri radilokigo.
Pluraj lernejoj estas en Schwalmstadt: malgimnazio, Carl-Bantzer-lernejo, Schwalm-gimnazio, Schule im Ostergrund kaj kvin bazlernejoj. Ekzistas ankaŭ lernejoj kun speciala helpadfokuso (Sankt-Martin-Schule, Förderschule Hephata, Friedrich-Trost-Schule/metiado. Diversaj metiaj kaj profesilernigaj lernejoj kompletigas la riĉan orferton ekz. la Hephata-akademio pri socialaj deĵoroj. Ankaŭ la Evangelia altlernejo Darmstadt filias ĉi tie. Ekde 1925 oni povas lerni ĉe Stenografenverein 1925 Treysa buro-rilataĵojn; nek forgensindas la popolaltlernejo kun interesa kursofertaro.
En la kampo de plastofaro ekzistas surloke Merkel Freudenberg Fluidtechnic GmbH kaj Horn & Ba uer GmbH & Co. KG. Koncerne maŝinkonstruado menciindas la firmao Konvekta AG kaj elektroteknike la entrepreno Optelec GmbH. Logistikajn solvojn ofertas Heidelmann GmbH, ŝuoj faras Rohde Sc huhe kaj bieron Privatbra uerei Friedric h Haaß. En Treysa estas ankaŭ la urba ŝparkaso.
|