Schwarzenberg | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • minejurbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Chemnitz (ĝis ties malfondo en marto 2012) | |||||
Distrikto | Distrikto Ercmontaro | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03774 | |||||
Poŝtkodo | 08340 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 9430 | |||||
Aŭtomobila kodo | ERZ | |||||
Oficiala Municipokodo | 14521550 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Heidrun Hiemer | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeisterin | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Straße der Einheit 20 08340 Schwarzenberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 15936 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 33′ N, 12° 47′ O (mapo)50.54527777777812.779166666667Koordinatoj: 50° 33′ N, 12° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 468 m | |||||
Areo | 34,46 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.schwarzenberg.de/ | |||||
Schwarzenberg - prononco [ŜVARcnberk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 15 936 loĝantojn sur areo de 46,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 340 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Grünhain-Beierfeld nordoriente, Raschau-Markersbach oriente, Breitenbrunn sude, Eibenstock sudokcidente, Bockau okcidente kaj Lauter-Bernsbach nordokcidente.
Kiam la ŝtato Nazia Germanio estis kolapsinta kaj kapitulacis la 8-an de majo 1945, la regiono ĉirkaŭ Schwarzenberg dum 42 tagoj ne estis okupita per la armeo de Sovetunio kaj sekve organizis sin kiel mikroŝtato, kun elektitaj magistratanoj, urbestroj kaj aliaj postenuloj, kiuj grandparte tenis siajn postenojn, kiam la 24-an de junio la armeo de Sovetunio tamen transprenis la kontrolon de la mikroŝtato "libera respubliko Schwarzenberg".
|