Schärding estas la ĉefurbo de la distrikto Schärding en Supra Aŭstrio kun 5.220 loĝantoj en la 1.1.2019. Konatas ĝi kiel baroka urbo de ĉe Inn kun multaj barokaj burĝaj domoj kaj placoj historiaj.[1] La urbo ankaŭ funkcias kiel komerca kaj kultura centro por la najbaraj komunumoj.
Situas la urbo ĉe Inn, je 15 km for de Passau ĉe la uesta rando de Innviertel. En Schärding kunvenas du diferencaj naturaj spacoj, la monteta arbaro Sauwald, parto de Bohemia masivo norde kaj sude la elkuranta ebenaĵo de Inn-valo. La urbo estas sur 313 metrojn de alteco; la etendiĝo estas de 4,1 km disde nordo al sudo kaj 1,9 km disde okcidento al oriento. La sumo de la malampleksa teritorio urb(et)a estas nur 4,08 km². Arboj estas sur 2,4 procentoj de la grundaro kaj agrikultura kultivo estas sur 31,7 % de la areo. Inn-rivero estas la natura landlimo al Bavario. Rekte kontraŭe sur la bavaria riverbordo de Inn troviĝas la komunumo Neuhaus am Inn atingebla per du pontoj. Najbaraj komunumoj ene de Aŭstrio estas Wernstein am Inn, Brunnenthal, St. Florian am Inn.
Jenas la kvartaloj de la urbo:
La regiono ĉirkaŭ la urbo jam ekde neolitiko setlitis. La unuaj setlejoj konfirmitis danke al trovitaĵoj arkeologiaj (transboritaj hakiloj kaj adzoj) laŭlonge la riveroj de Antiesen, Inn kaj Pram. Antaŭ ol en 15 a.K. la romianoj venis ĝis Danubo kaj Bavario de ĉe Inn kaj Schärding iĝis partoj de Noricum estis surloke la keltoj. En 488 p.K. reĝo Odoakro retiris la trupojn suden. Uestĝermanaj bavaroj migris ĉirkaŭ 30 jarojn poste kontraŭ la fluo de Danubo kaj okupis la regionon inter Wienerwald kaj Lech. Tion atestas i.a. la toponimiaj fenomenoj de lokoj kun la finaĵo -ing, -ham kaj -heim. La nomo de la urbo mem (Scardinga) estis la nomo de setlejo de certa gvidanto Scardo. La unua mencio estis en 804 funkcio de bieno de Passau. La geografie favora situo de la burgoroko rekte ĉe Inn jam frue uzitis por loĝejkonstruo. Ekde la 10a jarcento evoluis la komunumo danke al komerco sur Inn; ĝi estis sidejo de Grafujo Scharding sub la bavaraj familioj de Formbach-Neuburg. Ekde 1160 ĝi apartenis al la teritorioj de la anoj de Andechs-Meranien kaj inter 1248 kaj 1504 de la Vitelsbaĥoj.
Dum la tempo de frua eklezia organizo mezepoke Schärding apartenis al la paroĥo de St. Florian am Inn (Sankt Weihflorian). Ĝi konsistis , kiel ankaŭ la paroĥo de Münzkirchen, el teritorioj sub la admininistrado de la Preĝejo Sankta Severino (Passau).[2] La memstareco de la preĝejo en St. Florian estis ekde 1182. La al St. Florian eklezie submetitaj areoj estis tre larĝaj estante inter Passau kaj Münsteuer kun Brunnenthal, Schärding, Suben, St. Marienkirchen kaj Eggerding,[3], krome partoj de Taufkirchen, Lambrechten kaj Rainbach.[4] Kiam la sidejo de la paroĥo translokitis disde St. Florian al Schärding en 1380 la urbo mem iĝis paroĥa loko.
Danke al bona situo ĉe Inn evoluis Schärding je granda centro komerco por vendo de salo, ligno, feroj, vino, silko, vitro, frumento, tukoj kaj bestoj. Je la fino de la 13-a jarcento la loko ricevis la privilegion de bazarokazigo. Post diversaj poesedantoj en la 14-a jarcento plialtrangiĝis unuafoje en la 20.1.1316 je urbo fare de la Vitelsbaĥoj kaj duafoje en la 24.9.1364 fare de Rudolfo la 4-a (Aŭstrio). En 1369 finis la Paco de Schärding la kverelojn inter Bavario kaj Aŭstrio pri Tirolo. La garantidonita urbo Schärding reiĝis bavaria.
Inter 1429 kaj 1436 la remparoj plidikigitis laŭ ordono de duko Ludoviko la 7-a (Bavario). Inter aliaj aferoj oni starigis la Eksteran burgopordegon, la urban fosegon, la Linzer- kaj Passauer-pordegon kaj la Akvopordegon. Dum la Tridekjara milito, ĉefe en la jaroj 1628, 1634, 1645, 1647 kaj 1651 furoris pestepidemioj enurbe. Laŭ la packontraktreguloj post la Milito de bavara sukcedo iĝis Innviertel parto de la regno de la Habsburgoj. Post kiam dum la Napoleonaj militoj la urbo brulkonsumiĝis komplete en la 26.4.1809 kaj Innviertel rebavariĝis en 1810 la urbo definitive ekaŭstriis post la Viena kongreso en 1816. Sed ĝi tuj situis ĉe la rando de ŝtato; la malnovaj komercaj ligoj per doganlimo interrompitis. Jam post la unua aligo al la habsburgaj landoj en 1779 komercado per salo kvazaŭ haltiĝis: Aŭstrio resta preferis salprovizadon disde Salzkammergut kaj la tuto estis krome ŝtata monopolo. Ankaŭ fervojlinioj finis la gravon de Inn kiel vartransportrivero. La konsekvenca malfloro ekonomia kaŭzigis la konservon de baroka historia silueto en tipa Inn-Salzach-arkitekturmaniero.
Urbokerno: Vidindaĵo vera estas la silueto kun burĝaj domoj el la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, aparte la malfrubaroka linio domara Silberzeile ĉe la supra urboplaco. Ĉirkaŭanta estas kvazaŭ seninterrompa urbomuro kun pluraj mezepokaj pordegoj (Wassertor, Linzer Tor, Passauer Tor). Schärding kun sia fermita, bunta, baroka arkitekturaspekto estas tipa reprezentanto de la t.n Inn-Salzach-stilo.
Romkatolika paroĥa Kirko Sankta Georgo: starigitis ĝi meze de la 14-a jarcento kaj barokiĝis inter 1720 kaj 1726.
Kirko Am Stein: ĝin oni konstruis post pestepidemio en la 17-a jarcento sub la patroneco de Sankta Sebastiano; sub la regado de imperiestro Jozefo la 2-a sekularigite ĝi servis kiel deponejo kaj teatro; nuntempe uzas ĝin la protestantoj diserve.
Iama Spitalo-kirko Sankta Spirito: origino estas fondaĵo de 1474; en 1809 brulkonsumiĝinte ĝi pro monmanko jam ne rekonstruindis; profaniĝo en 1819; la lastpasintajn jarojn gastis tie la urba biblioteko kaj hotelo; rimarkindas la gotika marmora portalo kun riĉa reliefo timpana.
Urbomuzeo: en la iama Antaŭburga pordego (Vorburgtor) montranta la evoluon urban kaj median en la kuro de historio.
Landa ekspozicio (2004): inter la 23-a de aprilo kaj la 2-a de novembro; kunorganizantoj estis Asbach, Reichersberg kaj Passau sub la moto Grenzenlos – Geschichte der Menschen am Inn (historio de la homoj de ĉe Inn-rivero senlandlime).
Plej gravas ekonomie la triaranga serva sektoro (personaj, socialaj, publikaj, fremdultrafikaj servoj); tie deĵoris ĉirkaŭ 70 procentoj. Inter la plej gravaj entreprenoj rangas la Laktejaro schärdinga (Schärdinger Molkereiverband), la Kapsreiter-trinkaĵfargrupo kaj la Bierfarejo Baumgartner. Nemalgrandas ankaŭ la firmao Hennlich.
stratoj: Schärding situas proksime de la aŭtoŝoseo A8 kiu kondukas de Wels al Passau kaj (sub la nomo A3) plue al Regensburg. Du pontoj trans Inn-rivero kondukas al al germana strataro norden.
fervojoj: Schärding kun sia stacidomo situas ĉe la fervojlinio inter Wels kaj Passau kaj ĉe la flanka linio al Ried im Innkreis kaj plue al Attnang-Puchheim; de Ried eblas ankaŭ veturi vagonare tra Braunau am Inn ĝis Mühldorf.
ŝipoj: Surŝipe veturas en niaj tagoj nur turistoj pro ke la centraloj sur Inn ne havas kluzojn ŝipir-taŭgajn.
Inter la loĝantoj apartenas 83,5 % al la Katolika Eklezio. La dua plej granda religia komunumo estas la islama (5,0 %). La protestantisman kredon konfesas 2,8 % de la lokuloj, dum 5,6 % preferas neniun konfesion.
Johann Ev. Lamprecht: Beschreibung der k.k. oberösterreichischen Gränzstadt Schärding am Inn und ihrer Umgebungen. Historisch-topographisch und statistisch beleuchtet. Wels 1860 (Digitalisat)
Johann Ev. Lamprecht: Historisch-topographische und statistische Beschreibung der k.k. landesfürstlichen Gränzstadt Schärding am Inn. Selbstverlag der Stadtgemeinde Schärding, Schärding 1887. Represitaĵo de 2002.
Stadtgemeinde Schärding (eld.): Chronik der Stadt Schärding am Inn. Vom ausgehenden 19. Jahrhundert bis zur Gegenwart. Schärding 1991.
Franz Engl: Schärding am Inn. Ein Führer durch Stadt und Geschichte. Verlag Eduard Wiesner, Wernstein 1991.
Franz Engl: Das Heimathaus Schärding am Inn. Ĉe: Oberösterreichische Heimatblätter. Heft 3/4, Linz 1956, p. 116–121
Franz Engl: Die Burg zu Schärding: Bollwerk und Steinbruch. Rieder Volkszeitung, Jahrgang 108, 1988, nr. 43.
Franz Engl: Der Schärdinger Künstlerkreis. Innviertler Künstlergilde. jarlibro 1966/67, Ried 1966, p. 5–28.