Sebligna eŭkalipto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj, floroj kaj fruktoj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eucalyptus microcorys F. Muell. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La sebligna eŭkalipto (Eucalyptus microcorys) estas eŭkaliptospecio indiĝena kaj komuna en Novsudkimrujo kaj Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi kreskas en arbaroj proksime de la marbordo en riĉaj grundoj en ŝirmita suna situo [1]. Tiu aŭstralazia specio estas sentiva por trosekeco kaj frosto[2].
La sebligna eŭkalipto (angle : tallowwood) estas tiel nomata kaŭze de la grasa aŭ seba laŭtuŝo de la ligno kiam oni hakas la arbon. Ĝi estas unu el la specioj kies folioj estas uzataj kiel nutraĵo de koaloj.
Ĝi estas alta ĉiamverda arbo kreskanta al 40 m, foje al 70 m [3], kun kruda, fibreca oranĝkolora ŝelo kaj densa krono. La folioj longas 8–12 cm kaj larĝas 1,5-2,5 cm. La floroj konstituas umbelojn de 7-11.
Ties nektaro estas multe aprezata fare de la abelbredistoj. Propagado seme fariĝas.
La ligno estas nature olea kun alta taninoenhavo kaj estas multe uzata por terasado kaj, freŝdate, por ĝardenmeblaro. Ĝi havas klare flavec-brunan ĝis olivverdan koloron.