Sedrata | |||
---|---|---|---|
komunumo de Alĝerio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 8′ N, 7° 32′ O (mapo)36.1284477.531471Koordinatoj: 36° 8′ N, 7° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 836 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sedrata [+] | |||
Sedrata (arabe سدراتة), aŭ Sedrato en Esperanto, estas municipo kaj granda urbo de la Provinco Suk Ahras, Alĝerio, ĉefurbo de la Sedrata Distrikto. Ĝi havas 91.297 loĝantojn laŭ la censo de 2008, kio donas al ĝi 11 sidlokojn en la Popola Municipa Asembleo PMA. Ties municipa kodo estas 4102 kaj la poŝtkodo estas 41200. Ĝi situas en plej nordorienta areo de la lando, ĉe la limo kun Tunizio. Ĝi estas okcidente de Souk Ahras. Estas kvar altlernejoj en Sedrata, unu el kiuj estas teknika lernejo. Estas ankaŭ centro por laboredukado por lernantoj kij foriris el mezlernejo. Sedrata havas unu el la plej gravaj paperfabrikoj en la oriento de la lando, same kiel aliaj fabrikoj.
36° 07′ 42″ N 7° 31′ 53″ O / 36.12833 °N, 7.53139 °O (mapo)