Seegebiet Mansfelder Land | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Mansfeld-Suda Harco | |||||
Urborajtoj | ||||||
Telefona antaŭkodo | 034776, 034774, 034601 (Amsdorf, Wansleben am See), 034773 (Dederstedt, Neehausen), 03475 (Lüttchendorf, Neehausen) | |||||
Poŝtkodo | 06317, 06295 | |||||
Aŭtomobila kodo | MSH, EIL, HET, ML, SGH | |||||
Oficiala Municipokodo | 15087386 | |||||
Subdivido | 15 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Ludwig | |||||
Adreso de la administrejo | Pfarrstr. 8 06317 Seegebiet Mansfelder Land | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8812 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 28′ N, 11° 41′ O (mapo)51.473611.6897Koordinatoj: 51° 28′ N, 11° 41′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 95 m | |||||
Areo | 107 km² | |||||
Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco. La komunumo kreiĝis komence de la jaro 2010 el libervola kuniĝo de 10 antaŭe memstaraj administraj komunumoj, kiuj jam antaŭe kunlaboris en administra komunumaro, kiu ankaŭ havis la nomon Seegebiet Mansfelder Land. En la nova komunumo fine de decembro 2022 vivis 8812 loĝantoj.
Najbaraj komunumoj estas okcidente Lutherstadt Eisleben, norde Gerbstedt, oriente Salzatal kaj Teutschenthal kaj sude Obhausen, Schraplau, Farnstädt kaj Querfurt.
Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de 2008:
Komunumoparto | Loĝantoj | Subdivido |
---|---|---|
Amsdorf | 491 | Amsdorf |
Aseleben | 521 | Aseleben |
Dederstedt | 425 | Dederstedt |
Erdeborn | 1029 | Erdeborn |
Hornburg | 341 | Hornburg, Äptischrode kaj Holzzelle |
Lüttchendorf | 622 | Lüttchendorf kaj Wormsleben |
Neehausen | 261 | Elbitz, Neehausen kaj Volkmaritz |
Röblingen am See | 3002 | Neue Siedlung, Oberröblingen kaj Unterröblingen |
Seeburg | 576 | Seeburg kaj Rollsdorf |
Stedten | 1005 | Stedten |
Wansleben am See | 1741 | Wansleben |