Seksa objektigado estas la ago trakti homon kiel ilon por seksa plezuro. Objektigado pli vaste signifas la traktadon de homoj kiel varoj aŭ senvivaĵoj sen zorgo pri ilia personeco aŭ digno. Objektigado estas plej ofte ekzamenata je la socia nivelo, sed ankaŭ povas priskribi la konduton de individuoj.
La koncepto pri seksa objektigado kaj, speciale, la objektigado de virinoj, estas grava ideo en feminisma teorio kaj psikologio. Seksa objektigado estas vidata kiel grava parto de seksa neegaleco. La seksa objektigado de virinoj fare de viroj ampleksas la vidon de virino ĉefe kiel objekto de vira seksa deziro, anstataŭ kiel tuta persono.[1][2][3] Feministoj vidas objektigadon de virinoj kiel parton de la seksume orientitaj bildigoj de virinoj en reklamado kaj la gazetaro, la pornografia portretado de virinoj kiel senfortaj aŭ cedemaj, bildoj, striptizoj, prostituado, la senhonta seksuma aŭ estetika taksado de virinoj fare de viroj en publikaj ejoj kaj eventoj, kaj la antaŭsupozita bezono de kosmetika kirurgio.[4][5] Objektigado en la amaskomunikiloj povas etendi de subtilaj formoj, kia manko de virinaj ĉefroluloj, ĝis tre malkaŝaj formoj, kia tro seksumema dialogo kaj provoke vestitaj virinaj roluloj.
Feministoj kaj psikologoj[6] argumentas, ke seksa objektigado povas konduki al negativaj psikologiaj efektoj, ekzemple manĝaj obstrukcoj, deprimo, kaj seksa malfunkcio, kaj povas doni al virinoj negativajn memimaĝojn pro la kredo, ke iliaj intelekto kaj kompetenteco ne nun estas, nek iam estos, agnoskitaj de la socio.[3] Unu enketo trovis, ke viroj, kiuj spektis videaĵojn, kie virinoj estas objektigitaj, pli probable akceptos tiujn kondutojn ol viroj, kiuj spektis videaĵojn, kie virinoj ne estis objektigitaj.[7] La emfazo de la socio pri la aspekto de virinoj povas kontribui al sentoj de timo, honto, kaj naŭzo en knabinoj dum ilia transiro al virineco.[8]
Kulturaj kritikantoj kiaj Robert Jensen kaj Sut Jhally akuzis amaskomunikilojn kaj reklamistojn pri antaŭenigado de la objektigado de virinoj por reklami varojn kaj servojn.[5][9][10]
Rasisma seksa objektigado, kaj de viroj kaj de virinoj, kiuj apartenas al malplimultaj rasoj, etnoj, aŭ religioj, povas influi sociajn vidpunktojn pri ili kaj iliajn vidpunktojn pri si. GLAT-uloj devas alfronti la intersekciĝon de rasismo kaj aliseksemismo en la etna kaj GLAT-a komunumoj.[11]