La mutismo estas perturbo de la komunikado. Ĝin karakterizas, ke la subjekto povas paroli nur kun iuj, aŭ kun neniu, kaj tion kaŭzas ne la malkapablo de la aŭdado aŭ la malkapablo de la parolo. Ofte ĝi venas kun depresio, anksieco aŭ perturbo de la sinteno, manĝado aŭ malestado de la purumo.
Ĝi havas du tipojn: la (s)elektiva kaj la totala. Se la mutismo estas totala, la subjekto povas nur flustri aŭ estas plene muta. Kiu estas selektive mutista, tiu povas paroli nur kun siaj familianoj kaj amikoj, se aliaj ne aŭdas ŝ/lian parolon.
Iuj malsanuloj povas flustri ekzemple al la instruistoj, aliaj uzas signojn kaj aliajn metodojn por komuniki. Se ili estas devigitaj paroli, ili povas komuniki pli kaj pli malfacile.
Ĝi povas esti rekonita per la helpo de la gepatroj kaj la instruistoj, aŭ per la inspektado kaj korpa kaj neurologia ekzameno de la infano.
Laŭ ICD-10:
Laŭ DSM IV:
La DSM klarigas ankaŭ ĝiajn aliajn simptomojn kaj akompanajn perturbojn, kiel la timecon, la obsesivan-kompulsivan malsanon, la hospitaladon, la inteligentan malkapablon kaj la ekstremajn psziĥosocialajn faktorojn.[1]
La mutismo devas esti diferencigita de la aliaj malsanoj, kiuj ankaŭ kaŭzas longan silentadon, aŭ de la vola silentado. La neparolo povas havi aliajn kaŭzojn, ekzemple lingvaj mankoj, aliaj parolmalkapabloj, funebro, aŭtismo, skizofrenio kaj aliaj psikaj perturboj.
Ĝi estas rara malsano, el 10 000 lernejaj kaj infanĝardenaj infanoj estas 2-5 mutistaj. (Goodman/Scott 1997) Ilia plimulto estas knabinoj. La sondaĵoj trovis raportojn de 1,6:1 al (Steinhausen&Juzi 1996) 2,6:1 (Dummit et al. 1997). Oni uzis malgrandajn grupojn por tiuj sondadoj, tiel la sondaĵoj estas malcertaj. Unu granda sondado trovis 7,1 mutistojn nl 1 000 infanoj (Bergman et al., 2002, Los Angeles). Alia sondado en Israelo trovis la saman raporton. (Elizur & Perednik, 2003)
Kurth kaj Schweigert (1972) diferencigis la fruan (aĝo 3-4-jara) kaj la malfruan, lernejan mutismon (aĝo 5-7-jara).
97% de la mutistoj estas ankaŭ socie fobiaj, kiu manifestiĝas en anksieco kaj evita konduto.[2]
Aliaj akompanaj perturboj:
La nomo elektiva mutismo sugestas, ke la malsanuloj elektas la situaciojn, en kiuj ili parolas. Por eviti tion falsan kredon estis enkondukita la nomo selektiva mutismo. Laŭ la antaŭjuĝo ili silentas obstine. Kvankam ili spitas malpli, ol samaĝaj infanoj.[4]
Ne ĉiam estas traŭmo, neglekto aŭ violento en la vivhistorio de la mutistoj; tiuj kaŭzas totalan mutismon subite, sed la plimulto de la mutistoj estas selektive mutista.
La 20-30% de la selektive mutistaj infanoj havas aliajn perturbojn de la parolo. La bilingvuloj faras alian grandan grupon de la mutistoj. Tiuj aldonas malcerton en iuj situacoj, en kiuj la infano devus paroli, kaj tiu blokas la parolkapablon de la tima infano.
Iuj mutistoj havas problemojn kun la integrado de la sensoj, kiu okazigas, ke iuj sensacoj restas neinterpretitaj. La infano reagas al tio per maltrankvilo kaj aliaj psikaj simptomoj, ekzemple per la elŝaltado de la parolkapablo.
Pleje la mutistoj estas genetike maltrankvilaj. Laŭ la teorioj ilia timeco estas kaŭzita de la impresiĝemeco de la amidalo. Tiu parto de la cerbo decidas pri minacoj kaj la reakcioj al ili.
La muteco en iuj situacioj aŭ ligita al iuj personoj faras la rilatojn malcertaj, kaj la novajn rilatojn pli malfacile konstrueblaj. La partneroj povas misinterpreti la silenton kiel volan, kio okazas trompiĝon kaj koleron. Se la mutistoj estas devigataj paroli, ili povas komuniki pli kaj pli malfacile.
La scio de la mutistaj lernantoj kaj studentoj ne estas mezurebla per kutimaj metodoj.
La mutismo estas tutpersona kaj tiel influas la memsciadon kaj la identecon. La sociala fobio estas kutima. La gepatroj ofte ne vidas la grandecon de la problemo kaj opinias, ke ilia infano estas timema.
Por eviti mutismon multe helpas la nova medio kaj ofte ĝi sanigas post la komenco de la mezlerneja instruado. La mutistoj ne povas solvi mem sian problemon; sen terapio el la mutista infano kreskas mutista adolto kun angoro kaj emo al depressio. La mutistaj adoleskoj kaj adoltoj komence estas kuracitaj je angoro kaj depresio.
La terapio de la mutismo estas longa kaj malfacila. Ĝi bezonas ankaŭ logopediiston kaj psiĥologon. La konduto-, la parol- kaj la psiĥika terapio estas paralelaj kaj kunaj (Hartmann: Systemische Mutismus-Therapie SYMUT (2004, 2006) pri la kuna konduto- kaj parolterapio) (Katz-Bernstein (2005, 2007) pri la kuna konduto- kaj psiĥika terapio). La infano devus komenci kun la komunikado, sed ĝi ne povas pro la timoj. Oni ankaŭ uzas psikanalizon.
La celo de la psikoterapio estas la reduktado de la kaŭzoj, evolvado de la personeco kaj helpo kontraŭ la komunikaciaj perturboj.
Oni envolvas ankaŭ la gepatrojn, analizas la komunikan stilon de la familio helpe de la videoteĥniko kaj serĉas la kaŭzojn de la mutismo, kiujn ili devas ekstermi. La mutisto kutimas prie al aliaj komunikmetodoj. La aliaj membroj de la grupo provas ŝatigi la mutiston al la lingvo kaj la parolo.