Semanín | |||
germane Schirmdorf | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Bartolomeo, sonorilturo, kruco kaj La plej sankta Triunuo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Semanín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Česká Třebová | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Semanínský potok | ||
Situo | Semanín | ||
- alteco | 368 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 59″ N 16° 27′ 00″ O / 49.86639 °N, 16.45000 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,80 km² (880 ha) Semanín | ||
Loĝantaro | 624 (2024) | ||
Denseco | 70,91 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 560 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 555240 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Semanín | |||
Retpaĝo: www.obecsemanin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Semanín (germane Schirmdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 3 km sude de urbo Česká Třebová kaj proksimume dek kvar kilometrojn de Ústí nad Orlicí. Vivas ĉi tie 624 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Rybník, Janov, Třebovice, Česká Třebová kaj Strakov.
La unua mencio pri Semanín en historia dokumento estas el la jaro 1347, kiam ĝi apartenis al la episkopejo Litomyšl. La ĉeĥa nomo estas atestita de la komenco de 15-a jarcento. De la jaro 1976 ĝis 1998 Semanín estis parto de Česká Třebová.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 866 |
1880 | 875 |
1890 | 870 |
1900 | 864 |
1910 | 882 |
1921 | 802 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 732 |
1950 | 581 |
1961 | 610 |
1970 | 632 |
1980 | 587 |
1991 | 516 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 550 |
2011 | 604 |
2014 | 629 |
2016 | 632 |
2017 | 632 |
2018 | 624 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 631 |
2020 | 620 |
2021 | 602 |
2022 | 617 |
2023 | 617 |
2024 | 624 |
Preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita en la jaro 1696, frubaroka, ununava kun ortangule finita presbiterejo, fasadoj estas glataj, nur la fronto estas membrigita per lizenoj. La navo estas platplafona, ligna baroka ĥorejo staras sur du lignaj kolonoj, la presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per krucaj volboj.
La ĉefaltaro estas baroka el la unua duono de 18-a jarcento, portala kun akantaj skulptaĵoj, ceteraj ekipaĵoj estas pseŭdorenesancaj el la 19-a jarcento.
La sonorilturo kun kadavrejo situas apud la preĝejo. Ĝi estas origine defenda, duetaĝa, prisma, teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo estas ligna. Sur la sonorila stablo estas skulptita numero de la jaro 1721. La sonorilo devenanta el la jaro 1609 estas 0,8 m alta kaj ĝia diametro estas 1,05 m. Sur ŝtopgarnaĵo de la turetoj estas pentritaj ornamaĵoj kaj surskriboj.
Verŝajne la plej malnova memorindaĵo en la komunumo estas penta kruco en faga arbareto super la vilaĝo.