Semily (germane Semil) estas urbo en Ĉeĥio situanta en nordoriento de Bohemio kaj en sudoriento de Regiono Liberec en distrikto Semily. La urbo etendiĝas en profunda valo ĉe kunfluejo de riveroj Jizera kun Oleška en norda limo de Bohemia paradizo. Semily havas 8 081 loĝantojn (2024). Ĝi situas en distanco ĉirkaŭ 50 km de Liberec kaj proksimume 100 km de Prago.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Železný Brod, Bozkov, Benešov u Semil, Slaná, Záhoří, Příkrý kaj Chuchelna.
La unua skribmencio pri Semily, resp. pri paroĥa preĝejo, estas el la jaro 1352, kaj estas do supozeble, ke la municipo mem ekzistis jam pli antaŭe.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 219 |
---|
1880 | 5 186 |
---|
1890 | 5 929 |
---|
1900 | 6 305 |
---|
1910 | 7 552 |
---|
1921 | 6 671 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 7 396 |
---|
1950 | 6 844 |
---|
1961 | 7 081 |
---|
1970 | 8 077 |
---|
1980 | 8 464 |
---|
1991 | 9 399 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 9 262 |
---|
2014 | 8 576 |
---|
2016 | 8 447 |
---|
2017 | 8 472 |
---|
2018 | 8 421 |
---|
2019 | 8 367 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 8 353 |
---|
2021 | 7 998 |
---|
2022 | 8 120 |
---|
2023 | 8 163 |
---|
2024 | 8 081 |
---|
Partoj de urbo Semily (4) |
---|
|
|