Senperda datumkompaktigo estas transformado de datumoj por malpligrandigo kiu estas perfekte malfarebla. Eblas ĉiam rekonstrui la originalan enhavon kiu do egalas al la enhavo antaŭ la kompaktigo.
Senperda datumkompaktigo ne funkcias bone kun multimediaj datumoj. Tio signifas ke post kompaktigo la kvanto de datumoj estas preskaŭ sama. Ĝi povas malpliiĝi kun faktoro tipe 1...2, dum ke perda datumkompaktigo povas malpliigi la kvanton kun faktoro 10 aŭ eĉ pli. Frue tio estis grandega problemo ĉar oni apenaŭ havis spacon por sonaj, fotografaj aŭ videaj dosieroj sen uzo de perda datumkompaktigo. Nuntempe oni havas abundon da spaco, kaj kelkaj eĉ profetas ke oni iom post iom entute ĉesos uzi perdan datumkompaktigon.