La senvoĉa velara frikativo estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj, interalie en kelkaj gravaj. Ĝia IFA-simbolo estas [x] (ikso); en SAMPA, x.
- Ĝia artikulacio estas frota.
- Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la palata velo, ĝi estas vela.
- Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
- En Esperanto: ĥ.
- En la lingvoj germana kaj okcident-slavaj: ch.
- En la lingvoj rumana, kroata kaj Pinjino: h.
- En la lingvo greka: la litero ĥi (χ).