Sepimamismo | ||
---|---|---|
Ismailismo | ||
Sepimamismo aŭ Ismailanismo, arabe الإسماعيلية [al-isma:.i:lija], estas branĉo de ŝijaisma islamo, kiu kredas je sep pravaj imamoj. La ĉirkaŭ 18 milionoj ismailanoj vivas hodiaŭ ĉefe en Barato (Guĝarato, Maharaŝtro, k.a.), Pakistano, Afganio, Taĝikio, Sirio, Jemeno, Irano, Omano, Barejno, orienta Turkio, orienta Afriko kaj dise en la okcidenta mondo - entute en pli ol 25 ŝtatoj.
La ismailanoj havas hodiaŭ du ĉefajn sub-grupojn:
La druzoj estas religia grupo kiu havas radikojn en ismailana islamo.
La "nizariaj ismailanoj" aŭ "nizarianoj", arabe نزارية [niza:rija] estas la plej granda grupo de ismailanoj (sepimamanoj). Historie ili estis ligitaj al la Fatima Kaliflando (909–1094 kaj al la iama sekto de la asasinoj de Alamut.
La nizarianoj kredas ke Ali, la bofilo de la profeto Mohamedo, estis die elektita kiel imamo aŭ spirita gvidanto de la islamanaro, kaj ke tiu imameco daŭras en seninterrompa hereda sinsekvo ĝis nun en 2013. La nuna, 49-a imamo en tiu sinsekvo estas Princo Karim Aga Ĥan la 4-a, la kvara Aga Ĥan, kiu engaĝiĝas tutmonde per projektoj por komuna bonfarto.
Ali ibn Abi Talib estas speciala kazo ekster la numerado.
|