Serampore | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 712201 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 181 842 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 15 676 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 45′ N, 88° 20′ O (mapo)22.7588.34 [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
Areo | 11,6 km² (1 160 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Serampore [+] | |||
Serampore bengale: শ্রীরামপুর (ankaŭ nomita Serampur, Srirampur, Srirampore, Ŝrirampur, Ŝrirampore) estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Hugli. La urbego apartenas al urbaro de Kolkato.
En 2011 Serampore havis 181 842 da loĝantoj kun legopovo 89%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Serampore situas laŭ rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 17 m super la marnivelo. Hugli-Ĉuĉura troviĝas 17, subŝtata ĉefurbo Kolkato 21, Kaljani 28, Barasat 33, Habra 36, Bangaon 62, Bordoman 73, Midnapore 108, tutlanda ĉefurbo Delhio 1290, Mumbajo 1663 kilometrojn (aere) [1].
Serampore estis parto de Dana Hindio sub la nomo Frederikurbo de 1755 ĝis 1845. Pli poste ĝi apartenis al la britoj ĝis 1947.
En Serampore funkciis la unuaj du jutaj muelejoj de Bengalio kaj Hindio, eĉ ankaŭ la unua paperuzino. Ankaŭ nun la areo estas industriigita.
En Serampore pluraj altlernejoj, institutoj funkcias.
La oficialaj lingvoj en Serampore estas la bengala kaj la angla.
En Serampore vivas plejparte hinduoj (90%), islamanoj (preskaŭ 9%), krome ekzistas iomete aliaj religioj.
Laŭ klimato de Serampore estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Serampore havas trairan fervojan linion ekde 1854, krome ekzistas loka fervoja linio al la proksimaj vilaĝoj. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego, sed la rivero havas nek fervojan, nek vojan pontojn; tial pramo funkcias al la alia riverbordo. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.
En Serampore naskiĝis Juktesvar Giri.