Sergio RAMÍREZ Mercado (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1942 en Masatepe , departemento Masaya) estas nikaragva verkisto, aktivulo pri homaj rajtoj kaj estis dumtempe politikisto. Li estas membro de la FSLN. Post la venko de la Sandinisma revolucio - kunordiganto de la Registara Junto de Nacia Reviviĝo (1980-1981), vicprezidanto de 1985 ĝis 1990 [1].
Kun siaj romanoj, eseoj, rakontoj kaj poemoj, Ramírez estas konsiderita unu el la plej gravaj nuntempaj verkistoj en Latinameriko. Pli ol 50 libroj estis tradukitaj en multajn lingvojn [2].
La literatura verko de S. Ramirez sin dediĉas al kompreno de latinamerika realo, ĝia centra temo estas la permesebleco de perforto kiel rimedo por atingi politikajn celojn: kolekto "Rakontoj" ("Cuentos", 1963), romanoj "Brilliant Time" ("Tiempo de fulgor", 1970), "Ĉu vi timas sangon?" (“¿Te dio miedo la sangre?”, 1977), “Dia puno” (“Castigo Divino”, 1988), “La ĉielo ploras por mi” (“El cielo llora por mí”, 2008), ktp. Lia prozo, bazita sur realaj eventoj, distingiĝas per subtila psikologio kaj ĉiutageco.
Lia unua rakonto estis publikigita en 1960, lia unua libro (rakontkolekto) - en 1963, lia unua romano, "Margarita, kiel bela maro" (Margarita, está linda la mar) - en 1970. En 1998, lia laboro ricevis internacian rekonon: pro la sama romano li ricevis la Premion de Eldonejo Alfaguara, kiu rekonas la plej bonajn hispanlingvajn verkojn.
Li laboris kiel profesoro pri la Universitato de Marilando en 1999-2000 kaj en 2001. Li estas literatura recenzisto por diversaj publikaĵoj en Nikaragvo, Kolombio, Hispanio, Meksiko, Venezuelo kaj Usono. Estras la centramerikan literaturan elektronikan revuon Carátula .