Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
La serio O (O signifas “osnovnoj”, la baza) estis la vaporlokomotivo de rusaj kaj sovetiaj fervojoj. O estis vaporlokomotivoj kun kvar movigaj aksoj, la formulo 0-4-0. Tiuj vaporlokomotivoj estis produktataj inter 1890 kaj 1915 kaj ankaŭ post la rusia revolucio, inter 1925 kaj 1928. Entute, estis produktitaj 9129 vaporlokomotivoj de tipo O [1].
Lastaj vaporlokomotivoj de tipo O estis uzataj ĝis 1964. Nun restis unu tia lokomotivo en funkcianta stato, kelkaj troviĝas en muzeoj kaj estas starigitaj kiel monumentoj.
В.А. Раков Паровозы серии О // Локомотивы отечественных железных дорог 1845-1955. — 2-е, переработанное и дополненное. — Москва: «Транспорт», 1995. — С. 140-153. — ISBN 5-277-00821-7
НКПС Руководство паровозному машинисту. — Москва: Государственное транспортное железнодорожное издательство, 1944. — 546 с.