Sestrica

Sestrica
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50248
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 341  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 1° 36′ U (mapo)41.4870385-1.594946Koordinatoj: 41° 29′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Alto 532 m [+]
Areo 40,875365 km² ( 408 7.5 365 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sestrica (Provinco Zaragozo)
Sestrica (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Sestrica
Sestrica (Hispanio)
Sestrica (Hispanio)
DEC
Situo de Sestrica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sestrica [+]
vdr

Sestrica [sesTRIka] estas municipo de Hispanio, en la suda pinto de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Turo de Sestrica.

Sestrica estas municipa teritorio en la suda pinto de la komarko Aranda, kie ĝi estas sude de Brea de Aragón kaj Illueca.

La loĝloko Sestrica mem estas je 83 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 572 msm en la Iberia Sistemo, okcidente de kurbo de la rivero Jalón ĉe Morés. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 el apuda Morés kaj norde el Brea de Aragón. La plej proksima loĝloko estas Morés.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. En 1355, Pedro la 4-a de Aragono donis la lokon al Constanza Gil de Bidaure kaj en 1369 la jurisdikcio super Sestrica pasas al la ĉefepiskopo de Zaragozo. En 1382 estis de Lope Fernández de Luna kaj en 1410 jan apartenis al Pedro Ximénez de Urrea, grafo de Aranda, kies familio ordonis konstrui aŭ reformi la turon sur konstruaĵo antaŭekzistanta.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Sestrica kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 338 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Mikaelo de la 17-a jarcento, la turo, la restaĵoj de la ventomuelejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]