Sezemice | |||
germane Sezemitz | |||
urbo | |||
Preĝejo de Sankta Triunuo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sezemice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Sezemice | ||
- alteco | 225 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 55″ N 15° 51′ 08″ O / 50.06528 °N, 15.85222 °O (mapo) | ||
Areo | 22,15 km² (2 215 ha) | ||
Loĝantaro | 4 350 (2024) | ||
Denseco | 196,39 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1227 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 04 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575640 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sezemice | |||
Retpaĝo: www.sezemice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Sezemice estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km nordoriente de urbo Pardubice, apud ŝoseo de 1-a klaso n-ro 36 inter Pardubice kaj Holice. Ĝi troviĝas apud riveroj Labe (Elbo) kaj ĝia alfluo Loučná. Vivas ĉi tie 4 350 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choteč, Kunětice, Lány u Dašic, Němčice, Časy, Dašice, Pardubice, Rokytno kaj Dříteč.
Sezemice apartenas al la plej malnovaj setlejoj en la regiono Pardubice. Prisetlado de la teritorio de nuntempa Sezemice kaj proksima ĉirkaŭo estis influata per situo de la nomitaj riveroj Labe kaj Loučná, ĉe kies bordoj gvidis negocistaj vojoj. Pri pratempa prisetlo atestas multaj arĥeologiaj trovaĵoj. Sur teritorio de la urbo estis trovita sepultejo el la tempo de tiel nomata „unětická civilizacio“ kaj setlejo kun sepultejo el la tempo de luzacia civilizacio. En proksima Lukovna, vilaĝo, kiu nuntempe estas parto de Sezemice, estis malkovritaj setlejoj kaj sepultejoj el tempoj de luzacia kaj silezio-platenica civilizacioj. El Počáply, nun ankaŭ ĉi tiea urboparto devenas trovaĵoj el ŝtonepoko kaj setlejoj el tempoj latena kaj romia. En Velké Koloděje estis malkovritaj bronzaj hrivnoj.
La plej malnova skriba mencio pri Sezemice devenas el la jaro 1227. Ĝi estas testamento de nobelulo Kojata, kiu legaciis tiam jam paroĥan vilaĝon Sezemice al cisterciana monaĥejo en Sedlec apud Kutná Hora. Grava periodo por kresko de la vilaĝo estis la 2-a duono de la 13-a jarcento, kiam ĉi tie estis fondita virina cisterciana monaĥejo de Maria la Virgulino. Sed tiu ne funkciis longe, ĝi, inkluzive de la preĝejo de la Plej Sankta Triunuo, estis forbruligita fare de la husanoj en la jaro 1421. La kirko estis renovigita kaj post vico da rekonstruoj kaj alkonstruoj ĝi konserviĝis ĝis nuna tempo. Sed la monaĥinejo en Sezemice renovigita ne estis kaj nun jam neniu precize scias, kie ĝi fakte staris. Post neniigo de la monaĥinejo ekestis por Sezemice tempo de mallumo. La urbeto ŝanĝis la posedantojn kaj sinsekve malprogresis. Ĝi ankaŭ suferis pro multaj katastrofoj - incendioj, inundoj kaj pesto. Ofte tra Sezemice marŝis milittrupoj, kiuj la loĝantojn suferigis. Je urbo estis Sezemice proklamita nur en la jaro 1834.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 771 |
1880 | 2 965 |
1890 | 3 255 |
1900 | 3 350 |
1910 | 3 762 |
1921 | 3 605 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 545 |
1950 | 3 088 |
1961 | 3 189 |
1970 | 2 940 |
1980 | 2 863 |
1991 | 2 742 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 007 |
2014 | 3 635 |
2016 | 3 728 |
2017 | 3 798 |
2018 | 3 864 |
2019 | 3 945 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 988 |
2021 | 4 087 |
2022 | 4 062 |
2023 | 4 268 |
2024 | 4 350 |
Signifa historia konstruaĵo en Sezemice estas suprenomita preĝejo. La origina masonaĵo el glazuraj brikoj en la plej malnova parto de la kirko en okcidenta flanko de la navo sub ĥorejo estas ligata per frugotika masonligo kaj devenas el la 1-a duono de la 13-a jarcento. Du flankaj gotikaj kapeloj de la preĝejo, kapelo de Sankta Antonio kaj kapelo de Sankta Anna, devenas el la 14-a jarcento. Baroka rekonstruo de la preĝejo okazis en la jaro 1726 laŭ planoj de C. A. Rein kaj renovigo sub gvido de A. Schmoranz en la jaro 1873. La templa navo estas ornamita per belegaj plafonaj freskoj de Josef Kramolín el la jaro 1784 prezentantaj Adoradon de anĝeloj, Abrahamon kun la Sinjoro, Bapton en Jordano kaj Dissendon de la apostoloj.
Rimarkinda konstruaĵo estas ankaŭ proksime de la preĝejo staranta ligna oklatera sonorilejo kun bulba turo, 15 metrojn alta, konstruita en la 1-a duono de 16-a jarcento. En la kampanilo estas kvar sonoriloj, la plej malnova el la jaro 1553. Kampanilo de tiu ĉi formo kaj grandeco estas unika en Ĉeĥio.
Sezemice fieras per kelkaj domoj konstruitaj en stilo de tiel nomata kampara baroko kun belegaj fasadoj (n-ro 92, 63, 98, 14, 15).
Baroka brilaĵo - statuo de ĉeĥa sanktulo Johano el Nepomuk, staras sur la placo de Johano Hus kaj estas el la jaro 1753.
Al karakteroj dominantoj de la urbo apartenas pseŭdogotika tombeja kapelo, al kiu oni okazadis famajn "kapeletajn" pilgrimojn. La kapelo estis konstruita en la jaro 1902 sur la plej alta loko en Sezemice, iam nomata "Kozí vrcha" (Kapra altaĵo).
Inter historiaj memoraĵoj en ĉirkaŭo de Sezemice apartenas du akvaduktoj. Per tiu el la jaro 1892 Mueleja kanalo transiras rivereton Zadní Lodrant kaj per tiu el la jaro 1898 historia kanalo Zmínka (devenanta el fino de la 15-a jarcento) transiras defluejon de la vilaĝo Malé Koloděje.
En Sezemice vivis vico da famaj homoj, kies agado kaj verko transpaŝis kadron de la regiono, eventuale de la ŝtato. Inter la plej signifaj apartenas ĥemiisto, profesoro de la Karola Universitato en Prago PhDr. Jan Štěrba Böhm, plue legenda figuro de ĉeĥa rezista movado en la 1-a mondmilito kornedo de roto "Nazdar" en Francio Karel Bezdíček kaj heroo de rezista movado en la 2-a mondmilito kapitano Alfréd Bartoš, komandanto de ĉeĥa paraŝutista grupo Silver A. La plej fama persono el Sezemice en nuntempo estas honora civitano de la urbo, sporta kanotisto Martin Doktor, duobla olimpika gajninto en Atlanto.
Proksima Veská-altaĵo estas la plej alta sabla duno en Ĉeĥio, kiu superas alton de ĉirkaŭo je preskaŭ 20 metrojn. El Sezemice oni povas fari piedajn aŭ biciklajn ekskursojn al diversaj belaj lokoj, ekzemple al burgo Kunětická hora, urboj Pardubice, Holice ktp.
|